Fwd: [Esperanto RIO+20] Re: URGHE!!! VOCH-DONU POR ESPERANTA VIDEO EN RIO+20!!

0 views
Skip to first unread message

Maarten Deprez

unread,
May 3, 2012, 6:36:23 AM5/3/12
to Nejka...@googlegroups.com
Karaj,


Mi kredas ke jena mesaĝo ankoraŭ ne aperis en nia listo. Resume: Voĉdonu por la Esperanta video en konkurso por partopreno al RIO+20 (gravega renkontiĝo de tutmondaj politikistoj kaj NROj pri mediprotektado). Voĉdonu nun, ĉar la limdato estas la 6a de majo!

La video estas tie: http://datewithhistory.com/en/vote/#!/media/10950 .

Oni devas alklaki la steleton kun la vorto "vote"; "ŝati" aŭ "+1"-i ne sufiĉas. Tiuj kiuj havas problemojn en la voĉdona proceso, aŭ kiuj volas pli da informoj, spektu la jenan prezentĵon:

https://docs.google.com/presentation/d/1rgIxFeMvQsmU_xV9nnV-L_kLoX59z1ZrTcdglp0jDJI/edit



Amike,
Maarten




-------- Mensagem original --------
Assunto: [Esperanto RIO+20] Re: URGHE!!! VOCH-DONU POR ESPERANTA VIDEO EN RIO+20!!
Data: Sun, 29 Apr 2012 03:30:41 -0300
De: Alvaro Borges <alvar...@gmail.com>
Responder a: esperan...@googlegroups.com
Para: esperantorio20 <esperan...@googlegroups.com>, esperanto-rj <espera...@googlegroups.com>, esperanto-brasil <esperant...@googlegroups.com>, RJunulordeno <RJunul...@googlegroups.com>, kke-diskutlisto <kke-dis...@yahoogrupos.com.br>, bel-ana-diskutlisto <bel-ana-d...@googlegroups.com>, TEJO-KER <tejo...@googlegroups.com>, Manfred Westermayer <man...@westermayer.de>




2012/4/29 Alvaro Borges <alvar...@gmail.com>

Karaj geamikoj, bonvolu plusendi tiun ret-mesaghon al pluraj aliaj diskut-listoj.

Mi rimarkis ke tiu esperanta video havas ghis nun nur 214 voch-donojn. Tio estas malpli ol la nombro de partoprenantoj en Brazilaj Kongresoj!!! Kaj tiu kampanjo estas tut-monda!!

Ekzistas kampanjo en Interreto nomata Date with History. La intenco estas doni oportunon al junulo reprezenti la mondon kaj paroli al la partoprenantoj de RIO+20. Ghi volas ripeti la trafan paroladon de Severn Suzuki, la 12 jara knabineto, kies parolado silentigis la mondon dum RIO92.

http://www.youtube.com/watch?v=uZsDliXzyAY

Ekzistas la video en Esperanto de Rafael Zerbetto, kun anglaj subtitoloj. La videoj kun pli da voch-donoj estos jughitaj de komisiono el pluraj gravaj NROj kaj aliaj konataj homoj, inter ili, la aktoro Leonardo DiCapprio, la eksa brazila ministrino pri la medio, Marina Silva, kaj Severn Suzuki, mem (nun 32 jara). Jen la komisiono de jughantoj:

http://datewithhistory.com/jury/#!/home



La kampanjo Date with History estas organizata de la koalicio de NROj, GCCA (Global Campaign for Climate Change). En tiu koalicio partoprenas Rugha Kruco, Internacia Amnestio, Greenpeace, WWF, Skolta Movado, Survival, YMCA, kaj pluraj aliaj.

Tiu chi voch-donado estas tre grava por ke ni montru Esperanto al la aliaj NROj.
Memoru, ke la fina deklaro de la Konferenco de Neregistaraj Organizoj, kiun la Departamento pri Publika Informado de UN okazigis en septembro en Bonn, Germanio, klare mencias la jenon pri RIO+20:

"Ni alvokas por respekto al kaj inkludigo de etnaj lingvoj en la eduka sistemo, ĉar tiaj lingvoj entenas la kompleksecon de siaj respektivaj medioj, kaj ankaŭ por konsidero de la potencialo de neŭtrala internacia lingvo kombinanta klarecon kaj facilecon de lernado kun sia neŭtraleco, kaj tiel povanta esti rigardata kiel esence daŭripova."

http://www.un.org/wcm/content/site/dpingorelations/home/announcements

Do, por ke Esperanto elstarighu dum RIO+20 estas tre grave ke esperantistoj amase voch-donu por la video de Rafael:

http://datewithhistory.com/en/vote/#!/media/10950

Bedaurinde, nia programero pri Esperanto estis maljuste forigita de RIO+20. Ghis nun la forigo de nia kurso estis afero tute ne klara
. Feliche tiu nova konkurso estas organizata de NROj, kiuj espereble estos multe pli simpatiaj al Esperanto.


Jen ligilo al lum-bildoj, kiuj klarigas kiel vi povas voch-doni en la video de RIO+20. Mi aktualigis tiujn lum-bildojn kaj nun ili pli bone klarigas la aferon.

https://docs.google.com/presentation/d/1rgIxFeMvQsmU_xV9nnV-L_kLoX59z1ZrTcdglp0jDJI/edit

Bonvolu voch-doni kaj plusendi tiun ret-mesaghon al pluraj aliaj diskut-listoj.
 
Koran dankon,

Alvaro Motta
Loka Kunlaboranto por RIO+20




--
Oficiala ret-paĝo de RIO+20: http://www.uncsd2012.org/rio20/
Portugala ret-paĝo de RIO+20: http://www.rio20.info/2012/
Ret-paĝo pri la alternativa evento Cúpula dos Povos: http://cupuladospovos.org.br/

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages