Saluton!
Jen mi prezentas al vi la 10-an SOMERE en julio ĉi-jare. Eble vi
interesiĝas ankaŭ pri la venontaj 11-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj
4-a Novjara Internacia Semajno (NIS) ĉi-jarfine en Xanten apud la
nederlanda landlimo (27-a de dec. ĝis 3-a de jan.),
http://www.esperantoland.org/nr
kaj
http://www.esperantoland.org/nis
, aŭ pri la 3-a PRINTEMPE dum pasko (5-a ĝis 12-a de aprilo) en
Marienburg super la rivero Mozelo,
http://www.esperantoland.org/printempe
, post kelkaj tagoj. Volonte ni respondos viajn demandojn kaj
akceptos viajn aliĝojn. - Sed nun pri la
10-a SOMERE en Jünkerath
Ĉi-jare ni povos jubilei: Okazos la 10-a Somera Mezeŭropa Renkontiĝo
(SOMERE), de la 13-a ĝis la 21-a de julio 2012. Ni denove kunvenos
en la plaĉa Jünkerath, en la Eifel-regiono, meze inter Kolonjo kaj
Trier (Treviro), kie okazis jam pluraj belaj someraj kunvenoj de
EsperantoLand.
Ĉu vi ŝatas pasigi agrablajn kaj trankvilajn somerajn tagojn en
internacia rondo? Ĉu ĉi-jare meze de julio konvenos kaj plaĉos al
vi? Tiam
Venu SOMERumi kun ni!
Kiel kutime SOMERE estos taŭga kunveno kaj por spertaj
Esperanto-parolantoj kaj por progresantoj aŭ komencantoj, kiuj volas
ligi lernadon kaj lingvan ekzercadon kun libertempo.
Pli ol duono de la partoprenantoj kutime parolas Esperanton de dek
jaroj aŭ pli - ili do trovas unuflanke lingve simile spertajn homojn
kaj aliflanke povas leĝere akompani la lingvan progreson de la
aliaj.
Lerni Esperanton en EsperantoLando
Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la lando mem.
Venu do al aranĝo de EsperantoLand por sperti la internacian etoson
kaj praktiki Esperanton de mateno ĝis vespero.
Okazos kursoj por komencantoj kaj konversacia rondo por
progresantoj. Ekster la kursoj estos daŭra ebleco uzi Esperanton dum
la manĝoj kaj dum plaĉa kafumado aŭ teumado, dum promenoj, ekskursoj
kaj programofertoj en la domo kaj ĝardeno.
Lagumado, promenoj, ludoj, prelegoj kaj multa babilado
Logas interalie la apuda ĉarma vilaĝo Kronenburg kun kastela ruino,
la lago de Kronenburg kaj la naĝejo en piedira distanco de la domo.
En la domo troviĝas grandega ludosalono kun multaj ofertoj, ekstere
estas ludejoj por korbopilko kaj piedpilko kaj loko por bivaka
fajro. Paŝtas sin sur la herbejo ŝafoj, la domo bredas kuniklojn kaj
estas ludejo por infanoj tie - do ĉio taŭga estas disponebla por
okupi infanojn kaj plenkreskulojn.
En domo aŭ tendo
Tranoktado kaj manĝado estos laŭ via plaĉo: Ĉu en la domo aŭ en
tendo en la ĝardeno tuj apud la domo (aŭ en via loĝaŭto)? Chu
komunaj manĝoj aŭ memzorge? Vi povas elekti!
Venonta limdato: 15-a de aprilo
Mi tre afable invitas vin rigardi la retpaĝojn kaj aliĝi. Jen la
informpaĝo kaj la aliĝilo pri SOMERE,
http://www.esperantoland.org/somere/
. Se restas demandoj, mi volonte respondos al ili.
Ĝuu la someron, eble kun ni en SOMERE :-)
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperantoland.org
PRINTEMPE
SOMERE
Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)