Saluton,
La 12an de majo la bruĝa Esperanto-klubo Paco kaj Justeco festas sian 75-jariĝon, kaj samtempe la 125-jariĝon de Esperanto.
Ĉe
https://sites.google.com/site/pkj75j/home/aligilo oni povas aliĝi al la tuta tago, aŭ al kelkaj eroj de la bruĝa jubilea tago...
En la cetero de la retejo troveblas ĉiujn detalojn pri kotizo, manĝoj, muziko, ktp.
jen estas la resumo de la programo:
Sabato
10a15: oficiala akcepto en la urbodomo (pordoj malfermiĝas je la 10a)
12a15-13a30: tagmanĝo (hinda restoracio)
14a00-17a00: varia programo
18a00-19a: vespermanĝo ('wrap'-bufedo)
20a00: koncerto de JoMo (pordoj malfermiĝas je al 19a30) - kunportu viajn ne-esperantistaj amikojn...
kaj ĉar oni petis tion, ni havas ankaŭ programerojn en dimanĉo, por
homoj kiuj ne tuj volas forlasi la belan urbon... sed tamen la programo
en sabato estas la oficiala jubilea tago...
Dimanĉo
10a00-12a00: gvidata promenado (Johan)
10a15: starto de la serĉpromenado (Bart)
16a30-18a30: solvo serĉpromenado (kun filmo
) - kunportu viajn ne-esperantistaj amikojn...
La tuta programo videblas ĉe
https://sites.google.com/site/pkj75j/home/programo/detala-programo Heidi Goes
sekretario de la bruĝa klubo
--
Heidi Goes