Novaĵoj pri la indonezia movado: UK/IJK, tria bulteno, Indonezia E-kongreso!

0 views
Skip to first unread message

Heidi Goes

unread,
May 21, 2012, 2:31:14 PM5/21/12
to Ineke Emmelkamp, nejkajfleja

(mesagho plusendinda)
 
Saluton subtenintoj, interesiĝantoj kaj subtenontoj!
Saluton, indoneziaj aktivuloj!
 
Jen tri bonaj novaĵoj rilate al la Esperanto-movado en Indonezio:
 
- aperis la tria numero de la bulteno Esperanto en Indonezio, kies elektronika versio troviĝas ĉi tie: http://sites.google.com/site/esperantoenindonezio/bulteno
Tiuj kiuj subtenis la aperon de la bulteno aŭ alimaniere apogis la indonezian E-movadon, povas ricevi paperan version, petante ĉe redakc...@googlegroups.com. Parto de la subteno estas uzata por sendi bultenojn al Indonezio, kie ili povas utili kiel varbmaterialo. Tial parto de la artikoloj estas en la nacia lingvo.
 
- aliĝis 14 indonezianoj al la ĉi-jara Universala Kongreso el kiuj ses iros ankaŭ al IJK, danke al pluraj malavaraj donacintoj. Tiu alta nombro de indoneziaj kongresanoj estas unuafojaĵo en la historio de la Universalaj Kongresoj. Ni esperas ke ilia partopreno helpos al plia kresko de la movado en Indonezio. Multan dankon al la donacintoj kaj donacontoj!
 
- fiksiĝis la datoj de la unua Indonezia Esperanto-kongreso: 19a-22a de aprilo 2013. Jam notu en vian agendon. La indonezianoj bonvenigas ankaŭ eksterlandanojn al sia kongreso! Por pliaj informoj bv. rigardi: http://sites.google.com/site/esperantoenindonezio/kongreso. Se vi interesiĝas pri eventuala antaŭ- aŭ/kaj postkongresa ekskurso, bv. sciigi al redakc...@googlegroups.com sufiĉe frue, por ke ni havu ideon pri la bezonoj tiurilate.
 
Amike,
Heidi 

__._,_.___
Recent Activity:
.

__,_._,___



--
Heidi Goes
 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages