Praktiku Esperanton kaj plulernu - en bela naturo: SOMERE, 13 - 21 de julio 2012

0 views
Skip to first unread message

Lu Wunsch-Rolshoven

unread,
May 25, 2012, 1:47:53 AM5/25/12
to NejkajFleja, Svislando, Turismo

Saluton!

Deko da homoj intertempe aliĝis al la 10-a SOMERE, SOmera MEzeŭropa
REnkontiĝo,
kiu ĉi-jare denove okazos en Jünkerath, en plaĉa loko en la arbaro,
kiun ni jam plurfoje kun plezuro vizitis,
de la 13-a ĝis la 21-a de julio 2012 (vendredo ĝis sabato).
Jen unua listo de aliĝintoj,
http://www.esperantoland.org/somere/partoprenantoj_somere10.php

Promenoj, ekskursoj, prelegoj, kursoj

La programo ankaŭ ĉi-jare permesos al ni ĝui la someron, senstreĉiĝi,
babiladi kaj kafumi - sed ankaŭ iom lerni pri Esperanto kaj pri aliaj
temoj. Apud la domaro estas en Jünkerath razeno, kie paŝtas sin ŝafoj,
estas kunikloj, bivakfajrejo, por sporto estas korbopilkejo kaj
futbalejo - kaj, aparta allogaĵo de Jünkerath, granda ludsalono kun
diversaj ludoj, ĉefe lertecaj.

Ĝui la someron dum SOMERE

Do, ĉu vi ŝatos veni aŭ reveni al SOMERE ĉi-jare? Tiam ni antaŭĝojas
vian aliĝon,
http://www.esperantoland.org/somere/index.shtml#alighilo
prefere antaŭ la 3-a de junio, kiam finiĝas aliĝperiodo.

Ĝuu la someron, eble kun ni dum SOMERE

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

--

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperantoland.org

PRINTEMPE
SOMERE
Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages