Bonvenon en la diskutgrupo EŬROPAJ FEDERISTOJ (mallonge EF-grupo). La EF-grupo ne estas poresperanta, sed peresperanta. Ĝi ja celas: • favori la evoluon de Eŭropunio al federisma sistemo, agorde kunUEF (Unio de EŭropajFederistoj), kaj kun la federista Spinelli-grupo ĉe Eŭropa Parlamento; • plivastigi la Eŭropan Konscion;
• informi pri la vivo de Eŭropunio;
• kaj gastigi debaton pri EU per la komuna lingvo esperanto, kiu ja estas neideologia kaj partie sendependa laŭ la UEF-preskriboj. En la debato oni nepre uzu la komunan lingvon esperanton. Kaj citante
tekstojn en etna lingvo, bv. esperante resumi ilian enhavon. En nia EF-retejo eblas legi pri gravaj dokumentoj koncernantaj la eŭropan federismon. Administras la grupon Johano-Karlo (JoKo) Rinaldo de Padova.IT.EU