OFICIALAJ INFORMOJ Numero 5 – 2006 10 27 - Raporto pri la stud-tago memore al Bruno Migliorini
1 view
Skip to first unread message
Renato Corsetti
unread,
Oct 27, 2006, 7:16:27 AM10/27/06
Reply to author
Sign in to reply to author
Forward
Sign in to forward
Delete
You do not have permission to delete messages in this group
Copy link
Report message
Show original message
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to AdE-oficial...@googlegroups.com, akademio-d...@yahoogroups.com, akademia...@yahoogroups.com
OFICIALAJ INFORMOJ
Numero 5 – 2006 10 27
Raporto pri la stud-tago memore al Bruno Migliorini
Lau la anoncoj dissenditaj en la unua duono de chi tiu jaro la Akademio
de Esperanto, kunlabore kun la Akademio de la Itala Lingvo (Accademia
della Crusca), kun la Universitato de Florenco kaj kun la Akademio
Internacia de la Sciencoj San Marino, aranghis la 28-an de julio 2006-a
de la 9-a ghis la 17-a sciencan konferencon memore al sia iama
vic-prezidanto, Bruno Migliorini, profesoro en la universitato de
Florenco kaj prezidanto de la Akademio de la Itala Lingvo.
Temo de la konferenco estis: “Vojoj de interlingvistiko: de Bruno
Migliorini al la nuna tempo” kaj ghi okazis en la salono Comparetti de la
Universitato de Florenco, Fakultato pri Beletro, Piazza Brunelleschi,
3-4, Florenco.
Enkondukajn vortojn prezentis la prezidanto de la Akademio de Esperanto,
Geraldo Mattos, Francesco Sabatini (la prezidanto de la Akademio de la
Itala Lingvo) kaj Ida Zatelli, reprezentanto de la rektoro de la
universitato. ,
Krome salutis aparta honor-gasto, Paolo Migliorini, la filo de Bruno, mem
profesoro en itala universitato.
Lau la programo la unua interveno estis tiu de Carlo Minnaja (AdE, AIS
kaj Universitato de Padovo, Italujo) pri Bruno Migliorini en la fruaj
tempoj de sia esperantista vivo. La cheestantaro, proksimume 60
personoj, aparte interesighis pri detaloj de la korespondado de
Migliorini kun interlingvistoj de tiu tempo kaj pri detaloj de lia vivo.
Interalie esperantistaj gazetoj de la periodo antau la unua mondmilito
atestas pri la rapideco per kiu la 16-jaragha Migliorini ellernis
Esperanton: la 14an de januaro 1913 li vizitis sian unuan prelegon pri
Esperanto kaj nur 10 tagojn poste oni informis en la itala E-revuo, ke li
instruas Esperanton.
Sekvis Fabrizio Pennacchietti (AIS kaj Universitato de Torino, Italujo)
per tre teknike lingvistika prelego pri: Lingvistika pripensado pri la
prepozicioj de Esperanto ekde Bruno Migliorini.
Kaj poste lau la antauvidita programo Humphrey Tonkin (AdE, AIS kaj
Universitato de Hartford, Usono): Hamleto en Esperanto, Geraldo
Mattos (Universitato Uniandrade, Brazilo): Fundamento de Esperanto:
limoj kaj timoj, Mukunda Phatik (Universitato de Katmanduo, Nepalo):
Komparo inter Esperanto kaj la malsamaj lingvoj de Nepalo,
Aleksander Melnikov (Akademio de Agrikultura Mashinkonstruado en
Rostov, Rusujo): Lingvokulturologiaj aspektoj de Esperanto, Mauro
La Torre (AIS kaj Tria Universitato de Romo, Italujo): “Ottetti” kaj
bitokoj, Giordano Formizzi (Universitato de Verono): La kulturaj
radikoj de Esperanto, Amri Wandel (AdE, AIS kaj Universitato Hebrea
en Jerusalemo, Israelo): Esperanto en scienco en la interreta epoko
kajRenato Corsetti (AdE, AIS kaj Universitato “La Sapienza”,
Romo, Italujo): La manlibro pri Esperanto de Bruno Migliorini –
sukceso dum 70 jaroj trans la aliroj kaj modeloj pri
lingvoinstruado.
La lastmomenta necheesto de Tullio De Mauro (Universitato “La Sapienza”,
Romo, Italujo), kiu tamen sendis sian referajhon: Migliorini. Homo,
lingvisto kaj esperantisto, kaj de Nico Sica (Universitato “Bicocca”
de Milano, Italujo), kiu tamen sendis sian resumon pri: Inter logiko
kaj matematiko – Che la radikoj de la interlingva planado, permesis
ankau ioman debaton, en kiu vigle partoprenis la reprezentanto de la
universitato Ida Zatelli, kiu mem estas profesorino pri la hebrea, kaj
bone informita pri la procedoj de transformigho de skriba lingvo al
“normala” lingvo.
La laboroj okazis en la itala kaj en Esperanto. Prelegantoj en Esperanto
plejmulte estis donintaj siajn materialojn anticipe, kaj ili estis
liveritaj en skriba formo al la itallingvaj partoprenantoj. Prelegantoj
en la itala estis surloke tradukataj al Esperanto fare de Michela
Lipari. Sama sinsekva interpretado okazis ankau dum la
debatoj.
Oni planas aperigi la aktojn de la stud-tago en aparta libro kaj ankau
utiligi la unuopajn kontribuojn por sciencaj revuoj. Momente ili restas
videblaj en la pagharo:
http://host.uniroma3.it/laboratori/laat/miljorini06
Estas aparte dankindaj pro la kunlaboro dum la organizado, Mauro La Torre
(ghenerala planado kaj ret-pagharo), Michela Lipari (tradukado de la
tekstoj), Carlo Lorenzini kaj Ranieri Clerici (praktikaj surlokaj
aranghoj kaj surbendigado de la prelegoj), Fabrizio Pennacchietti
(kontaktoj en la universitato de Florenco) kaj Leonardo Savoia,
prezidanto de la Itala Lingvistika Asocio, kiu rolis kiel kunliganto kun
la universitataj instancoj.
* * *
La estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la koncernataj
direktoroj de la Sekcioj kaj Komisionoj.