Google Groups Home Help | Sign in
AdE: Oficialaj Informoj, 2006/4 - Raporto pri la publika kunsido de la Akademio dum la Universala Kongreso en Florenco - 2006-08-14
There are currently too many topics in this group that display first. To make this topic appear first, remove this option from another topic.
There was an error processing your request. Please try again.
flag
  1 message - Collapse all
The group you are posting to is a Usenet group. Messages posted to this group will make your email address visible to anyone on the Internet.
Your reply message has not been sent.
Your post was successful
Renato Corsetti  
View profile
 More options Oct 21 2006, 4:57 am
From: Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it>
Date: Sat, 21 Oct 2006 10:57:30 +0200
Local: Sat, Oct 21 2006 4:57 am
Subject: AdE: Oficialaj Informoj, 2006/4 - Raporto pri la publika kunsido de la Akademio dum la Universala Kongreso en Florenco - 2006-08-14

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 4 ­ 2006 10 20

Raporto pri la publika kunsido de la Akademio dum la Universala Kongreso en Florenco - 2006-08-14

Cheestis (almenau parte): Geraldo Mattos (prezidanto), Marc Bavant, Vilmos Benczik, Gerrit Berveling, Werner Bormann, Renato Corsetti, Miguel Gutiérrez Adúriz, Christer Kiselman, François Lo Jacomo, Anna Löwenstein, Carlo Minnaja, Brian Moon, Sergio Pokrovskij, Otto Prytz, Spomenka Štimec, Humphrey Tonkin, Amri Wandel kaj Bertilo Wennergren.

Prezidis tute en la komenco Geraldo Mattos, kiu tuj post la enkonduko lasis la prezidadon al Brian Moon.

Enkonduke la cheestantaj direktoroj prezentis la laboron de siaj respektivaj Sekcioj. M. Bavant raportis pri la laboro de la Sekcio pri faka lingvo, (nuna nomo de la sekcio laboranta en la statuta agadkampo "teknikaj vortaroj"), kiun li estras. La chefa punkto de la laborplano koncernis la kriteriojn alprenendajn por akademia aprobo de terminaroj. Chi tiu punkto tamen estis shovita al la venonta periodo pro okupiteco de la sekcianoj en pli urghaj Akademiaj taskoj, i.a. la 9-a OA. Sed la Sekcio povis progresi sur la kampo de disponigo de malnovaj fakaj tekstoj danke al la laboro de eksterakademiaj fakaj kunlaborantoj, kiujn ghi kuraghigis kaj laueble helpis. Ekz-e aperis en la reto parto de la Pekoteko de ak. Eichholz, pro iniciato de Roland Rotsaert, kaj la Sekcio intencas transformi la materialon al datumbaza formo kaj doni pritakson pri ghi. Danke al Miroslav Malovec aperis en la Scienca kaj Teknika E-Bilioteko (STEB) grava historia teksto de Eugen Wüster, patro de terminologio
kaj interlingvistiko ("Konturoj de la lingvonormigo en la tekniko"). Cetere la Sekcio akiris de Biblioteko Hodler kopiojn de du gravaj verkoj fare de Rollet de l'Isle: "Provo de marista terminaro" (1908), poste enretigita de Jurij Finkel kaj "Scienca fundamenta Esperanta terminaro" (1931), kun la celo ghin same enretigi, tamen kun necesa kritika komentaro.

Marc Bavant ankau raportis, ke lau peto de la respondeculoj de la retkursaro lernu.net la Akademio akceptis la taskon lingve revizii parton de tiuj kursoj. Unue la Sekcio pri gramatiko estis komisiita okupighi pri tio, sed baldau la estraro de la Akademio decidis, ke speciala sekcio estus pli tauga kadro. La starigita Speciala sekcio pri lerniloj  konsistas el Marc Bavant (kunordiganto), Renato Corsetti, Sergio Pokrovskij kaj Bertilo Wennergren. Estis reviziitaj la du chefaj kursoj, nome "Ana Pana" kaj "Ana renkontas..." lau la principoj, ke krom senerara lingvajho al lernantoj oni prefere instruu oficialajn radikojn kaj ne provu influi la lingvan evoluon. La laboro en la Komisiono bone pasis kaj ghiaj korektoproponoj estis enpraktikigitaj en la koncerna kursaro. La Komisiono intencas daurigi la laboron per almenau unu plia kurso en la venonta periodo.

Bertilo Wennergren aparte prezentis la staton de la laboroj de la Sekcio pri la ghenerala vortaro kaj parolis pri la 9-a Oficiala Aldono. Post dumonata periodo de diskuto en la Pleno, unua raporto de la Sekcio estis retirita, kaj post plia diskutado en la Sekcio la pleno vochdonos pri reredaktita raporto.

Brian Moon raportis nome de la necheestanta Probal Dashgupto pri la laboroj de la Sekcio pri prononco, kies teksto pri la uzo de alternativaj skrib-manieroj en difinitaj okazoj estas nun debatata en la Pleno. Carlo Minnaja raportis pri la Komisiono pri historio.

Sekvis al chi tiuj enkondukoj la sinprezento de chiuj aliaj akademianoj sur la podio.

Poste estis responditaj la jenaj demandoj de la publiko:

- Kiel oni redonas en Esperanto la konceptojn “jin” kaj “jang”? La demandinto observas ke foje oni parolas pri “jina” kaj “janga” kiel adjektivo, foje pri “jino” kaj “jango” kiel substantivo, foje en la neasimilita formo “jin” kaj “jang”. Temas pri la du kontrauaj principoj regantaj la mondon lau difinita filozofio orienta.

- Demando pri la indeco havi tabelon priskribantan la E-ajn fonemojn lau la Internacia Fonetika Alfabeto en la komenco de PIV.

- Chu la esprimo “dank’ al” estas ghusta? Chu ne devus esti “danke al”?

- Chu azianoj vere akceptos Esperanton kaj forlasos siajn alfabetojn?

- Kial oni diras “biologo/biologio” kaj ne pli regule “biologio/biologiisto”?

- Chu lernolibroj utiligas la oftecolistojn de la Akademio (aperis listo dividita en nau grupoj) kaj chu entute lernolibroj sekvas la sugestojn de AdE

- Propono pri distingo pere de sufikso inter transitivaj kaj netransitivaj verboj, tiel ke oni ne havu dubojn (komenci-komencighi).

- Pri la radiko handikap- kaj pri eventualaj alternativaj radikoj.

*     *     *

La estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la koncernataj direktoroj de la Sekcioj kaj Komisionoj.

  Oficialaj Informoj de AdE - numero 4-a -.doc
146K Download

  Oficialaj Informoj de AdE - numero 4-a -.pdf
150K Download

    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
End of messages
« Back to Discussions « Newer topic     Older topic »

Create a group - Google Groups - Google Home - Terms of Service - Privacy Policy
©2008 Google