La Akademio de Esperanto jhus reorganizis la Sekcion Konsultejo, kiun
provizore, ghis la elekto de nova direktoro, prizorgas akademiano
Boris Kolker.
La Akademio de Esperanto en 1999 starigis la Konsultejon de la
Akademio, al kiu povas turni sin chiu Esperanto-uzanto per difinitaj
lingvaj demandoj por ricevi konsilon au rekomendon. Demandojn pri
vortfarado (novaj nocioj, terminoj) la komisiono povas respondi
relative rapide; che komplikaj gramatikaj problemoj kutime dauras pli
longe. La respondoj ne estas decidoj de la Akademio de Esperanto, sed
rekomendoj de la membroj de la Sekcio; tamen la Akademio esperas ke
utilas tiu chi rapida servo, kiel pruvis la praktiko de la lastaj
jaroj, kiam la Konsultejon gvidis Stefan Maul.
Kiel demandi de la Konsultejo?
Vi povas:
1 - Preferinde uzi la demando-formularon, kiun oni trovas en
<http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/demandi.html>http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/demandi.html
2 - sendi retposhtan mesaghon al
<mailto:konsult...@akademio-de-esperanto.org>konsult...@akademio-de-esperanto.org
3 - sendi leteron al la provizora prizorganto de la Konsultejo:
Boris Kolker, 2487 North Taylor Rd, Apt 11, Cleveland Heights, OH 44118, Usono
La Konsultejo ne akceptas demandojn per telefono.
Klare formulu viajn demandojn, kaj demandu konkrete. Rapidan
respondon ni povas garantii nur al demandintoj, kiuj disponas pri
ret-adreso au telefakso.
La Sekcio Konsultejo petas, nepre ne sendi bagatelajn demandojn,
kiujn povas respondi chiu sperta esperantisto, serchante en vortaroj
kaj aliaj konsult-libroj.
* * *
La estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la
koncernata provizora prizorganto de la Sekcio Konsultejo: Geraldo
Mattos, prezidanto, Brian Moon, vicprezidanto, Probal Dasgupta,
vicprezidanto, Renato Corsetti, sekretario, kaj Boris Kolker,
provizora prizorganto.
|
|
Oficialaj_informoj_de_AdE_-_numero_8-a1.doc
238K
Download
|
|
|
Oficialaj_informoj_de_AdE_-_numero_8-a1.pdf
162K
Download
|
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corse...@gmail.com>
-------------------------------------