Google Groups Home Help | Sign in
Oficialaj Informoj - 6 - 2001 01 21 - Deklaro pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio
There are currently too many topics in this group that display first. To make this topic appear first, remove this option from another topic.
There was an error processing your request. Please try again.
flag
  1 message - Collapse all
The group you are posting to is a Usenet group. Messages posted to this group will make your email address visible to anyone on the Internet.
Your reply message has not been sent.
Your post was successful
Renato Corsetti  
View profile
 More options Jan 21 2007, 9:22 am
From: Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com>
Date: Sun, 21 Jan 2007 15:22:44 +0100
Local: Sun, Jan 21 2007 9:22 am
Subject: Oficialaj Informoj - 6 - 2001 01 21 - Deklaro pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio

La Akademio de Esperanto jhus vochdone aprobis la jenan raporton de
la Sekcio pri prononcado (33 akademianoj vochdonis jese, 5 nee kaj 1
sindetene).

*     *     *

Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio

La Akademio de Esperanto konfirmas sian pozicion, jam esprimitan en
1982, ke la ortografio de Esperanto, kiel ghi estas prezentita en la
Fundamento de Esperanto, konformas perfekte al la karaktero de la
lingvo, kaj ke neniu shangho estas necesa au dezirinda.

Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ghustajn supersignojn,
kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataua skribsistemo
(ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstatauigi la
supersignajn literojn per aliaj signoj au signokombinoj. Tian
anstatauigon, kiam ghi estas nura teknika rimedo, ne celanta reformon
de la ortografio de Esperanto, kaj kiam ghi neniel kauzas konfuzon,
oni ne rigardu kiel kontrau-Fundamentan.

Ekzistas ankau aliaj cirkonstancoj, kiam nia lingvo estas prezentata
alimaniere ol per la normala skribo, ekz. en stenografio, morse,
brajle, per fonetika transskribo k.s., kaj kiam teksto Esperanta
estas konservata au transsendata elektronike en cifereca formo lau
diversaj kodsistemoj, kaj ankorau aliaj similaj okazoj. Ankau tiajn
manierojn skribi, transskribi au prezenti nian lingvon oni ne rigardu
kiel kontrau-Fundamentajn.

Geraldo Mattos
Prezidanto de la Akademio de Esperanto

. . .

La chi-antaua Akademia deklaro estas kompletigo de la jena rezolucio
publikigita jam en 1982 ("Aktoj de la Akademio III 1975-1991"):

Pri niaj alfabeto kaj ortografio

La Akademio de Esperanto notas kun forta malaprobo diversajn
proponojn, inter si malsimilajn, shanghi au modifi la ortografion de Esperanto.

La Akademio konstatas, ke neniu ortografia shangho estas necesa au
dezirinda, au en ligo kun modernaj presmashinoj au komputmashinoj,
por kiuj ghia ortografio estas tiel same oportuna kiel la ortografioj
de aliaj lingvoj, au pro ia ajn alia motivigo.

La ortografio de Esperanto estas integra parto de la historio kaj
kulturo de tiu lingvo, kaj konformighas perfekte al la karaktero de
la lingvo. Iu ajn ortografia shangho nur kompromitus la lingvon kaj
ties tradicion.

Pro tio la Akademio de Esperanto konfirmas, ke la sola alfabeto de
Esperanto estas tiu de la Fundamenta Gramatiko, al kiu aldonighas
samloke jena rimarko: "Presejoj, kiuj ne posedas la literojn [sekvas
en la originalo la literoj kun supersignoj] povas anstatau ili uzi
ch, gh, hh, jh, sh, u."

Por la Akademio, ties Prezidanto,
William Auld

*     *     *
La estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la
koncernata direktoro de la Sekcio pri prononcado: Renato Corsetti,
Sekretario, Probal Dasgupta, Vicprezidanto kaj Direktoro de la
Sekcio, Brian Moon,  Vicprezidanto, Geraldo Mattos, Prezidanto.

  Oficialaj Informoj de AdE - numero 6-a.doc
141K Download

  Oficialaj Informoj de AdE - numero 6-a1.pdf
153K Download

------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corse...@gmail.com>
-------------------------------------


    Reply to author    Forward  
You must Sign in before you can post messages.
To post a message you must first join this group.
Please update your nickname on the subscription settings page before posting.
You do not have the permission required to post.
End of messages
« Back to Discussions « Newer topic     Older topic »

Create a group - Google Groups - Google Home - Terms of Service - Privacy Policy
©2008 Google