geedza kaj gepatra amoj (estis: Homonimi e paronimi Ido-Espo)

1 view
Skip to first unread message

Thomas Alexander

unread,
Oct 28, 2007, 8:31:36 PM10/28/07
to posta...@yahoogroups.com, ba...@googlegroups.com
Kara Gonçalo,

Tre interese.

Mi rimarkas ke vi ne citas difinon en Ido pri "amar",
sed jen ghi, vershajne de la sama vortaro:

Amar (tr.) Ligesar, per sua kordio, ad (ulu), por
exemplo: matro a filio, fratulo a fratulo, amiko ad
amiko.

Mi rimarkas ke tiu difino ne kongruas kun la gloso
kiun mi menciis antaue ("to like(a person).") Tiu
vorto ne bone priskribas la amon de patroj por la
gefiloj. Kelkaj personoj devas ami la fraton, ech
se la frato ne vere plachas al tiu.

Tio memorigas min pri la kvar amoj en la Biblio,
vershajne el la greka - philia/fratamo, eros/amora
amo, kaj agape/sinona amo. (Nu, kial mi pensis ke
estis kvar... ho jen, mi vidas. C.S. Lewis aldonis
/storge/(kar-econ) kaj parolis pri kvar amoj.) Mi
komprenis ke oni povas senti pli ol unu speco de amo
por la sama persono. Chu idisto vere povus vidi
al la edzino "me amoras vu, ma me ne amas vu". Chu
similaj distingoj trovighas en la naciaj lingvoj?

--- Gonçalo Neves <g-n...@clix.pt> wrote:

> Kara Thomas,
>
> < Do, kio estas la diferenco inter la Idaj vortoj
> amar kaj amorar? >
>
> amorar tr. Afecionar pasionoze persono dil altra
> sexuo (o dil sama sexuo, se
> parolesas pri homeosexuali): Me ~as tu! ~o: Tala
> afeciono: Il promisis ad el
> etern ~o; ~anto: Persono qua ~as: L’~anti serchis
> omna okazioni por restar
> sola; ~ema: Qua tendencas a ~ado: ~ema yunulo |
> kapricoza ~emino; ~eskar:
> Komencar ~ar ulu: Me ~eskis tua fratino quik ye l’
> unesma vido; ~oza: Qua
> montras ~o: ~oza letro, patro, regardo, versi. Exp.
> Ca vorto expresas
> partikulare la amo inter spozi, fianciti, intima
> amiki, edc, ne kom relato
> pure sexual, ma kom sentimento specal, quankam en
> multa kazi ~anti havas
> inter su sexual relati plu o min ofta. [< l amor,
> -oris ‘amo, ~o’ > afirp]
>
> Do patro amoras sua spozino ma amas sua filii; Iesu
> amis sua dicipuli ma –
> segun certena fonti – amoris nur Maria de Magdala,
> edc.
>
> Kordiale,
>
> Gonçalo Neves

Amike salutas,
Thomas/Tomaso ALEXANDER.
www.NightinGael.Net
---Anything below this line is not from Thomas ---

__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam? Yahoo! Mail has the best spam protection around
http://mail.yahoo.com

Don G

unread,
Oct 28, 2007, 9:22:19 PM10/28/07
to ba...@googlegroups.com
Kara Tomaso,

Quo esas "sinona"?

Forsan "sindona"?

Don

--- Thomas Alexander <sali...@yahoo.com> skribis:


>
> Tio memorigas min pri la kvar amoj en la Biblio,
> vershajne el la greka - philia/fratamo, eros/amora
> amo, kaj agape/sinona amo.

__________________________________________________

Thomas Alexander

unread,
Oct 29, 2007, 6:18:26 AM10/29/07
to ba...@googlegroups.com, posta mundi

--- Don G <d_ga...@yahoo.com> wrote:

>
> Kara Tomaso,
>
> Quo esas "sinona"?
>
> Forsan "sindona"?
>
> Don


Jes, sindona. Fi al la klavetaro de tiu portebla
komputilo! (Au eble mi kulpigu la tri infanojn,
kiuj grimpadas sur mi kiam mi provas tajpi.)

Amike salutas,
Thomas/Tomaso ALEXANDER.
www.NightinGael.Net
---Anything below this line is not from Thomas ---

__________________________________________________

Thomas Alexander

unread,
Oct 29, 2007, 6:48:10 AM10/29/07
to posta...@yahoogroups.com, ba...@googlegroups.com
Kara Gonçalo,

> Ne esas facila tradukar ta Greka vorti. Lo sama pri
> la Latina, qua havas du
> amo-verbi: ‘amare’ e’diligere’. L’unesma fondesas
> sur inklineso e simpatio
> ed expresas tam bone afeciono kordial kam relato
> sensual.

Chu "afekciono" estas oficiala vorto en Ido? Ghi
devus esti en via listo de falsaj amikoj. (Mi vidas
ke vi jam havas afektas/afekcias.)

> La duesma koncernas sentimento apogita sur la
> meriti e bona qualesi dil amato. Ordinare ‘amare’
> rezultas de necirkonspekta pasiono, kontre
> ke ‘diligere’ konsequas de meditita selekto.

Tio levas la interesajn demandojn chu ni amas pro
merito kaj chu ni amu pro merito. Chu la respondo
shanghighas se ni akceptas ke estas pli ol unu speco
de "amo." Mi asertas ke se oni amas chefe pro merito,
tiam temas pri rekompenso au admiro, ne amo...
aliflanke, estas malfacile imagi ke oni ekamus iun
(t.e. kun geedza inklino) se tute mankas merito al
tiu.

> Cicero skribis (Ad familiares: 16.7): “Nemo nos
> amat, qui te non diligat”.
> Frazo desfacile tradukebla, pro manko di equivalanta
> vorti en nia lingui.
> Forsan “Existas nulu qua amas ni e ne afecionas tu”
> esus aceptebla
> tradukuro.

Mi ne sukcesis sekvi la shanghon de pronomoj, nek
en la originala nek en Ido.

> Forsan mea antea exemplo-frazi ne esas tote apta.
> Amoro esas partikulara
> speco di amo. Do se A amoras B, A anke amas B. Tamen
> lo inversa ne sempre
> esas vera. Do Idisto ne povus dicar a sua spozo: “me
> amoras tu, ma me ne
> amas tu”. Tamen lu povus dicar (o pensar...) lo
> inversa. To signifikus ke
> lia mariajal relato esas ja tepida o mem kelke
> kolda...

Mi komprenas nun kial oni tradukis "amar" per "to
like", ech se tio estas eraro lau via priskribo.
Mi shatus audi la pensojn de aliaj.

Revenante unu el miaj orininalaj demandoj, chu en
la naciaj lingvoj oni distingas tiel inter la amo
inter geedzoj kaj la amo de gepatroj por la gefiloj?
Cetere, la amo de la gefiloj por la gepatroj estas
ankorau io malsama. Chu tio meritas propran vorton?

Kjell Rehnström

unread,
Oct 29, 2007, 9:47:02 AM10/29/07
to ba...@googlegroups.com
Li majoriité de sved parlatores de esperanto usa "shati" por li
equivalent de "to like" e "ami" por li equivalent de "to love". Por nos
it se tracta de un gradu. Por un sved mense on vel posser imaginar un
verb "*ami" (shati) e "*amegi" (ami). Por li sved "shati" es "haver un
bon opinion pri" e "ami" es "ami".

In Esperanto on anc ha li parole "plachas al iu" quel li dictionaries
generalmen traducte per oldatri paroles que rende li usator de esperanto
ne-inclinat usar "plachi al iu".

Kjell R

Thomas Alexander

unread,
Oct 31, 2007, 6:02:24 AM10/31/07
to ba...@googlegroups.com, posta mundi
Karaj Kjell, Gonçalo, kaj aliaj,

Mi pensadas pri la diversaj specoj de "amo", kaj
venis al mi la jena ideo, kiu tushas la demandon
chu lingvo limigas niajn pensojn. Unu grava diferenco
inter geedza kaj gepatra amo estas ke patro povas
ami pli ol unu filon au filinon, sed edzo povas ami
nur unu edzinon. (Antau ol protesti, bv plulegi.)

Mi iam audis poligamiston klarigi ke ja eblas ami
pli ol unu personon (edzinon) char oni amas multajn
infanojn. Chu "eblas" au ne, estas klare ke la
plej ofta atendo estas ke estas loko en la koro por
nur unu "koramik(in)o". Chu elble tio pravigas ke
en Ido oni uzu du malsamajn vortojn? Mi komencis
scivoli chu tiu poligamisto lasis sin trompighi
(au ech provis trompi nin) per la angla lingvo, kiu
havas kiel Esperanto nur unu vorto por tiuj du specoj
de amo.

Cetere, mi esperas ke chiuj jam scias ke la puno
de bigamio estas du bopatrinoj. Mia bopatrino laboras
en la oficejo de mia kuracisto. Kiam mi lastfoje
iris al kuracisto, unu el la stabanoj demandis min
chu tiu virino estas mia bopatrino. Mi respondis ke
jes, sed ke mi preferas uzi la espriimon "mava
vic-patrino" (au "(morale)malbona shtif-patrino.")
Shi minacis ne doni al mi torton post vespermangho,
sed finfine donis. Mi konas shin dek kvin jarojn kaj
malgrau multaj minacoj, shi ech ne unu foje malhavigis
torton al iu ajn.

Pri miaj propraj poligamistemaj spertoj, mi lernis
kiel junulo ke mi "facile enamighas." Chu tio estas
/amar/ au /amorar/ au nek-nek, mi havas proprajn
dubojn. Pli bone mi diru ke mi facile sorchighas
per virinaj meritoj. Dum miaj fraulaj [ante-spozula]
tagoj mi ne sukcesis eviti subsorchighi de du virinoj
samtempe. Mi konkludas ke oni povas voli ami du
virinojn, sed finfine ne eblas.


Kjell:


> Li majoriité de sved parlatores de esperanto usa
> "shati" por li equivalent de "to like" e "ami" por
> li equivalent de "to love". Por nos
> it se tracta de un gradu. Por un sved mense on vel
> posser imaginar un verb "*ami" (shati) e "*amegi"
> (ami). Por li sved "shati" es "haver un
> bon opinion pri" e "ami" es "ami".

Mi povas kompreni tion. Cetere, mi rimarkas ke oni
ankau distingas inter inklino al aferoj kaj inklino
al homoj. Oni foje ja audas "mi amas chokoladon"
anstatau "mi shategas...", ech se oni kutime
konsideras tion eraro.


> In Esperanto on anc ha li parole "plachas al iu"
> quel li dictionaries
> generalmen traducte per oldatri paroles que rende li
> usator de esperanto
> ne-inclinat usar "plachi al iu".

Mi ne komperenas kiaj vortoj estas /oldatri paroles./
Mi vidas neniajn kialojn por ne diri ekzemple ke
chokolado plachegas al mi.

Goncalo:
> Ho la la. Me supozas ke singlu havas sua partikular
> opiniono pri amo...

Jen denove tiu vorto "singl-", same kiel en la
pomo-enigmo. Vershajne mi devos lerni ghin. :-)

Unuopulo povus havi sian propran opinion pri
io ajn. Tio ne signifas ke oni ne povas generale
interkonsenti pri tiaj aferoj. Ke estas diferenco
inter admiro kaj amo, kaj inter amo kaj malvarma
rekompenso estas unu el tiaj aferoj.

Dankon pro la diversaj tradukoj el Cicero (Ad
familiares: 16.7), sed bedauxrinde mi havas la
saman problemon. Mi ne sukcesas sekvi la pronomojn.
Tio estas, kiuj estas la "nos" en la unua frazero,
kaj kiu estas la "te" en la dua?

> En la Portugalana on uzas la sama substantivo
> (“amor”) e la sama verbo (“amar”) por la du
> speci. Tamen la Portugalana posedas altra amo-vorti
> tre desfacile tradukebla en Ido ed Esperanto,
> exemple: carinho, namorar, namoriscar, namorado(a),
> i.a.

Kompreneble tiu listo signifas nenion al mi, kiu
ne komprenas la portugalan. Estas al mi strange, ke
Ido distingas inter tiuj du "amoj", se la naciaj
lingvoj ne tiel distingas, kaj se ech la koncepto
estas malfacile klarigebla. Kiel idistoj eklernus
uzi la ghustan vorton?

> Ton on povas tre bone expresar per “amo filial”,
> same kam por altra amo-speci on povas dicar: amo
> matral, amo patral, edc. Tamen “amoro” esas
> desfacile expresebla tale. “amo spozal” ne esas
> apta, nam on povas amorar sen esar spozi.

Mi fakte argumentus male -- ke la homa tradicio
geedzighi estas sekvo de nia inklino havi geedzeman
amon por iu. Tial /amo spozal/ shajnas tre tauga
al mi. Chu necesas esti fratoj por senti fratamon?
Chu necesas esti patro por havi patran amon por iu?

> Kande me skribas en Esperanto me sentas la
> manko di Io “amorar”, same kam me sentas la
> manko di Eo “amori” kande me skribas en Ido
> (nam “sexuagar” esas tro explicita, segun me).
> Same, kande me skribas en la Portugalana, me
> sentas la manko di plura Ido- ed Esperanto-vorti,
> ed inverse. Nula linguo esas kompleta, same
> kam nula homo esas kompleta.

Mi klopodas ghis nun sensukcese vidi la neceson de
/amorar/, kaj sekve ne povas senti ghian mankon.
Tio memorigas min, kvankam eble estas iom aliteme,
ke hierau miaj du pli aghaj infanoj estis en la lito
kaj la fratino volis ke la frato rigardu el la
fenestro anstatau bone kaj kviete kushi en la lito.
Kiam la frato komencis respondi al shi, mi vokis
"Filo, ne kunmisagu kun shi." Poste, mi konstatis ke
mi ne scias kiel traduki tion anglen, nek per unu
vorto, nek per multaj vortoj, sed en tiu okazo, temas
pri kunmetajho, ne pri radiko.

Kjell Rehnström

unread,
Oct 31, 2007, 4:39:29 PM10/31/07
to ba...@googlegroups.com
Thomas Alexander skrev:

>
>> In Esperanto on anc ha li parole "plachas al iu"
>> quel li dictionaries
>> generalmen traducte per oldatri paroles que rende li
>> usator de esperanto
>> ne-inclinat usar "plachi al iu".
>>
>
> Mi ne komperenas kiaj vortoj estas /oldatri paroles./
> Mi vidas neniajn kialojn por ne diri ekzemple ke
> chokolado plachegas al mi.
>
>
Li parole que traduce "plachas" ha in sved un tal stile que on senti it
quam ex-modic, obsolet, oldatri. Quasi prendit ex li Biblie! In mi mente
"shatas" e "plachas" es plu o minu synonymes! Plachas da un tre
"parol-libresc" sente in sved, si tu questiona me.

Kjell R

Donald J. HARLOW

unread,
Oct 31, 2007, 5:19:13 PM10/31/07
to ba...@googlegroups.com
Je 01:39 ptm 10/31/2007, Kjell REHNSTROM skribis:

>Li parole que traduce "plachas" ha in sved un tal stile que on senti it
>quam ex-modic, obsolet, oldatri.

De gustibus non disputandum est (pardonu, ke mi uzis cxi tie
neplanlingvon :-) ). Sude de Svedio, je iom da distanco, trovigxas
kelkaj landoj, en kiuj la vortoj kiuj tradukas "placxas" sxajnas
modaj kaj kutimaj ("me plait", "me piace", cxu ne?).

>In mi mente
>"shatas" e "plachas" es plu o minu synonymes!

Eble vi volis diri, ke "mi sxatas" kaj "placxas al mi" estas
pli-malpli sinonimaj; "sxatas" kaj "placxas" certe ne estas.


-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Opinions (in English): http://www.harlows.org/don/opinions/
Esperanto (in English): http://www.harlows.org/don/esperanto/
Literaturo (Esperante): http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo

Kjell Rehnström

unread,
Nov 1, 2007, 4:33:56 AM11/1/07
to ba...@googlegroups.com
Donald J. HARLOW skrev:

> Je 01:39 ptm 10/31/2007, Kjell REHNSTROM skribis:
>
>
>> Li parole que traduce "plachas" ha in sved un tal stile que on senti it
>> quam ex-modic, obsolet, oldatri.
>>
>
> De gustibus non disputandum est (pardonu, ke mi uzis cxi tie
> neplanlingvon :-) ). Sude de Svedio, je iom da distanco, trovigxas
> kelkaj landoj, en kiuj la vortoj kiuj tradukas "placxas" sxajnas
> modaj kaj kutimaj ("me plait", "me piace", cxu ne?).
>
Ti lingues ne es sved. To es li differentie!

>
>> In mi mente
>> "shatas" e "plachas" es plu o minu synonymes!
>>
>
> Eble vi volis diri, ke "mi sxatas" kaj "placxas al mi" estas
> pli-malpli sinonimaj; "sxatas" kaj "placxas" certe ne estas.
>

Que "plachas" ha un altri logic subject.

Kjell R

AJK

unread,
Nov 1, 2007, 6:32:06 AM11/1/07
to ba...@googlegroups.com
2007/10/31, Thomas Alexander <sali...@yahoo.com>:
Jen denove tiu vorto "singl-", same kiel en la
pomo-enigmo.  Vershajne mi devos lerni ghin.  :-)

http://io.wiktionary.org/wiki/singla - ĉiu unuopa

Thomas Alexander

unread,
Nov 3, 2007, 10:51:59 AM11/3/07
to ba...@googlegroups.com
DonH:

> De gustibus non disputandum est (pardonu, ke mi uzis
> cxi tie neplanlingvon :-)

Min tentas komenti pri via emo cxiam citi tiun
fazon kun "est" cxe la fino, sed finfine mi decidis
ke /de gusibus non est disputandum./

Disputeme via,
Tomaso

Don G

unread,
Nov 3, 2007, 11:07:34 AM11/3/07
to ba...@googlegroups.com
Gusibus? Omnibus?

La latina verbo emas stari je la fino de frazo,
kvankam ghi ne estas fiksita tie.

Disgusteme via,

Don

--- Thomas Alexander <sali...@yahoo.com> skribis:

>

Thomas Alexander

unread,
Nov 3, 2007, 11:10:19 AM11/3/07
to ba...@googlegroups.com

--- Don G <d_ga...@yahoo.com> wrote:

>
> Gusibus? Omnibus?

Vi versxajne havas problemon pri via ekrano.
Versxajne makas al vi kelkaj lieroj.

Amike salutas,
Thomas/Tomaso ALEXANDER.
www.NightinGael.Net
---Anything below this line is not from Thomas ---

__________________________________________________

Don G

unread,
Nov 3, 2007, 12:26:33 PM11/3/07
to ba...@googlegroups.com
Unu sandvichon tro malmulte por pikniko.

Thomas Alexander

unread,
Nov 3, 2007, 5:08:24 PM11/3/07
to ba...@googlegroups.com
Al li mankas kelkaj butonoj de la telesxaltilo.
Kelkaj pizoj nesuficxe por kaserolajxo.
Kelkaj plumoj nesuficxe por facilventa flugilo.

Li ne estas la plej brila pasxtelo en la skatolo.
Se li estus ecx iomete pli stulta, oni devus
akvumi lin dufoje en semajno.
Li ne kapablas versxi akvon el boto kun metod-
priskribo sur la kalkanumo.

Se li estus iom pli stulta, ecx guto malgranda
povus trabori lian kapon.

--- Don G <d_ga...@yahoo.com> wrote:
>
> Unu sandvichon tro malmulte por pikniko.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages