Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

edzperanto

18 views
Skip to first unread message

wa...@nytud.hu

unread,
May 20, 1999, 3:00:00 AM5/20/99
to

Karaj samlistanoj,

mia unua impreso estas ke peri inter jamaj geesperantistoj
por helpi trovi edzinon au edzon - estas ideo minimume pripensinda.
Speciale *prepari* per instruado de esperanto konvenajn edzinojn
-- tiu ideo unuamomente ne shajnas alloga. Kompreneble mi legos
argumentojn de aliaj

Blazio

A.Peterson

unread,
May 20, 1999, 3:00:00 AM5/20/99
to
< > From: wa...@nytud.hu

Karaj samlistanoj,

Blazio < fino >
-------------------------------

Komence de konatigxo ja ekzistas lingva baro, kiu malhelpas
interkomprenigxon.
Tamen, persono, kiu akceptas decidon forveturi eksterlanden, estas
devigita lerni linvon de la koncerna lando.
Tiamaniere Esperanto perdas sian signifon kaj ne plu estas bezonata.
Kvankam la plejmulto lernas anglan "internacian" gxi ne multe helpas en
Germanio au en Francio.
Tamen ni konsideru efekton de "edzperanta" entrepreno, kies laborlingvo
estas Esperanto.
Io nova, cxu ne?

-antonio-


Mariana Evlogieva

unread,
May 22, 1999, 3:00:00 AM5/22/99
to
"A.Peterson" <an...@esperanto.nu> skribis:

> Tamen ni konsideru efekton de "edzperanta" entrepreno, kies
> laborlingvo estas Esperanto. Io nova, cxu ne?

En Sofio ekzistas agentejo, kiu faras tion de kelkaj jaroj. Mi
vidis gxiajn anoncojn en gazetoj kaj kelkfoje neesperantistoj
demandis min pri gxi. Sed mi ne havas pliajn informojn.

Ankaw bona amiko de mi iam provis fari tion. Miascie li sukcesis
geedzigi neniun, sed kelkaj klientinoj ekinteresigxis pri... lia
patro, kiu respondis telefone. Sxajne, lia patrino rapide malfondis
la entreprenon.

Mi opinias, ke la ideo uzi Esperanton kiel laborlingvon en
entrepreno estas bona - per gxi eblas kunlabori kun aliaj samspecaj
entreprenoj. Eble oni ne postulu de la klientoj lerni Esperanton -
kvankam oni ja proponu iun bazan kurson. Memkompreneble, Esperanto ne
solvos la lingvajn problemojn post eventuala geedzigxo kaj
tranlogxigxo al eksterlando, sed versxajne iomete pliigus la eblecojn
konatigxi kun multaj kandidat(in)oj kaj elekti.

Cetere, mi povus sekrete flustri al vi iujn interesajn rezultojn
de tiutema esploro, kiun mi faris kadre de universitata kurso. ;-)
Sed mi timas, ke tio povus malkuragxigi vin.


Mariana


****************************************
Mariana EVLOGIEVA (Miss)
E-mail: intr...@usa.net
BG-1582 Sofia, Drushba-2, PK 18
tel. (359)(2) 24-33-78
****************************************

nikst

unread,
May 22, 1999, 3:00:00 AM5/22/99
to
Miss Mariana Evlogieva <intr...@usa.net> i.a. skribis:

> Cetere, mi povus sekrete flustri al vi iujn interesajn rezultojn
> de tiutema esploro, kiun mi faris kadre de universitata kurso. ;-)
> Sed mi timas, ke tio povus malkuragxigi vin.

> Mariana

Nu-nu, ekflustru!
Ni atente auxskultas... ;-)))

NikSt


Martin

unread,
May 22, 1999, 3:00:00 AM5/22/99
to
Kara Mariana,

Vi skribis

> Cetere, mi povus sekrete flustri al vi iujn interesajn rezultojn
> de tiutema esploro, kiun mi faris kadre de universitata kurso. ;-)
> Sed mi timas, ke tio povus malkuragxigi vin.

Bonvolu klerigi nin pri tiu punkto! La edzperanta parto de la Esperanta
kulturo ege interesas min.

Amike

--
Martin

La langue internationale Ido
http://www.geocities.com/Paris/Rue/8009/idolinguo.html


--== Sent via Deja.com http://www.deja.com/ ==--
---Share what you know. Learn what you don't.---

Eugeny S. Perevertajlo

unread,
May 26, 1999, 3:00:00 AM5/26/99
to
Estimataj amikoj, antau jaroj mi sendis la suban leteron al iuj
miaj amikoj. Poste la teksto eble iom ^san^gita aperis en
Rondo Familia. Sed mi ne ricevis iujn respondojn, proponojn
pri la kunlaboro. Iu amiko diris, ke mi tiele multigos putinojn
en iuj landoj, ^car tiuj virinoj estos trompitaj, allogitaj
en la reton de bordeloj kaj tiel malhonori^gos nian lingvon.
Nun legu miajn vortojn. Ili multe koincidas kun la viaj,
kiujn mi hazarde legis el la letero de RC. Mi ne povas legi
ion el sockulturoesperanto, mi-ne-scias- kial. Respondu al mi
persone.
Dankon.

Mi havas leterojn el Germanio. Mi elskribis nur la adresojn de l9 viroj.
Tio estas listo de la viroj, kiuj legis en (mi kredas) germana gazeto
"PRIVAT" anoncon kaj vidis foton de iu tas^kenta virino kun la
baptonomo Rabia'. Tie estis ankau ties foto. C^iuj el la viroj deziras
konatig^i kun la fraulino edzig^ocele. La leteraro trafis al la adreso
de unu mia lernantino l3-jara. La leteroj venis kune en la sama koverto
el la redakcio. La knabino ne alportis al la Esp-kursejo la koverton. Do,
s^i alportis nur leterojn al mi por ke mi ion entreprenu. La leteroj estas
datitaj je novembro 1995.
Certe la viroj iugrade ofendig^os, ke respondas al ili ne Rabia',
sed aliaj personoj. Sed de la alia flanko, se la leteroj trafus al la frau^lino,
s^i elektus nur unu el c^iuj kiel estontan edzon. Do, ni ne multe ofendas
la virojn, des pli ni deziras helpi ilin.
Mi ne scias, kion pensas la sorto, enmanigante al mi tiujn c^i leterojn,
sed tio estas malofta s^anco, mi opinias. Se mi trovos bonajn kunlaborantojn,
ni gajnos multon, temas ankau^ pri mono, Sed plejparte multon gajnos la
Movado. Ni gajnos, se ni trovos fianc^inojn por la skribintoj, dezirantaj
esti edzoj. Mi jam vizitis la taskentan entreprenejon, kiu okupig^as pri la
svatado kaj ili konsentas kunlabori kun mi. La kunlaboro manifestig^os
per trovado de fianc^inoj, kiuj deziras geedzig^i kun alilandanoj.
Sed vi povas demandi min, kiun rilaton tie c^i havas esperantistoj
kaj kion gajnos la E-Movado. Nun au^skultu, jen estas mia ideo. La viroj
verkis siajn leterojn en la angla kaj germana. Eble f-ino Rabia' konas la
lingvojn. Sed pro la tradicio la pleja parto de la homoj en eks-SU preskau^
ne konas iujn ling-vojn, krom la nacia kaj rusa. La fianc^inoj ne povos ec^
korespondi kun la viroj. La korespondadon, la tradukan g^ian parton
helpu esperantistoj de la germana kaj uzbeka flankoj. La fianc^inoj
verkas leterojn en la nacia lingvo, ni esperantigos ilin. La germana(j)
esperantisto(j) germanigas ilin kaj plusendas al la fianc^o. Eble la geviroj
plac^os unu al la alia kaj ili deziros renkontig^i kaj geedzig^i. Eble post
ioma tempo ili ellernos la s^tatajn lingvojn - la uzbekinoj la germanan au
la anglan, la fianc^oj (edzoj) la uzbekan au la rusan. Sed en kiu lingvo ili
parolos en la unua periodo de la kunvivado? Kvankam la lingvo de amo
ne bezonas tradukistojn, sed la geparoj devas paroli pri la temoj
de la ordinara familia vivo, c^u vere? 7
Ni, esperantistoj de ambau^ flankoj instruu la estontajn geedzojn pri
Esperanto, kiu certe helpos en tiu c^i afero. Kiun lingvon oni povas pli
malpli bone ellerni dum unu-tri monatoj? Vi scias kaj mi scias. Mi jam havas
tian sperton, ke la loka virino devis kontakti kun viro, kiu konas la anglan
kaj Esperanton. La virino elektis memkompreneble Esperanton. S^i tiom
fervore studis g^in, ke ec^ preskau^ log^is en mia hej-mo. Rezulte s^i
ellernis la lingvon en certa grado kaj ricevis bone pagatan laboron.
Mi jam interkonsentis kun la svata buroo, kaj g^i disponigas al ni
lernoc^ambrojn kaj lernomaterialon por instrui Esperanton al la eblaj
fianc^inoj. La svata buroo trovos por la viroj kandidatinojn. La
fianc^inoj decidos, c^u ili uzos Esperanton au^ la naciajn lingvojn.
Sed tio dependos de nia argumentado. Tio depe-ndos en la plej granda
grado ankau^ de la respondo de la germana flanko. Ni ne interkonsentis
pri la pago, pri la prezo de la instruado, leter-tradukado k.a. lingvoperado.
Sed tion oni povas solvi.
En la mondo ekzistas tiajn svatistoj, kiuj kunligas gevirojn el diversaj
landoj. Esperantistoj havas tiajn internaciajn geedzig^ojn. Mi ne scias,
kiel la geviroj interkonsentis pri la geedzig^o, sed ne helpe de esperantista
svata buroo, kiu ankorau^ ne ekzistas. Kial g^i g^is nun ne ekzistas? Sed
ja ekzistas tia diraj^o Esperanto - edzperanto. Kial ni ne metu tion sur
oficialajn relojn? Ni komencu de la precedenco, de tio kion sendis al ni la sorto.
Mi intencas nenion organizi. Ja por tio ekzistas profesiaj svatantoj. Mi
intencas esti nur tradukisto de la leteroj, au^toro de la argumentitaj
anoncoj (kiu faras tion pli bone ol mi, kiu jam trovis en si tiajn ideojn -
skribu al mi!), mi deziras esti bona Esperanto-instruisto por la geviroj,
kiuj deziras uzi nian lingvon por konstruado de sia felic^o.
Tio estas minimuma programo interkorespondi kun la viroj, kies
adresojn mi disponas. Kaj mi serc^as urg^e la helpantojn en Germanio.
Estas urg^e necese, ke germanaj esperantistoj verku (au^ traduku
germanen mian varianton de la letero por la fianc^oj, kiu estas fine
de tiu c^i teksto) leteron kaj dissendu g^in al c^iuj viraj adresoj. Mi
urg^e bezonas iliajn respondojn. En la tas^kenta svata buroo la oficisto
diris al mi, ke estas bonvenaj viroj kaj virinoj el c^iuj landoj de la
mondo, kiuj dezirus trovi siajn koramikojn kaj geedzojn en
Uzbekistano. La maksimuma programo estas kreo de internacia
buroo pri svataj aferoj. Sed samtempe la oficistoj dubas pri au^tentikeco
au^ efikeco de la proponataj adresoj. Do, pro la urg^a reago de germanaj
esperantistoj dependas nia kunlaboro kun la buroo kaj uzado en g^ia
laboro de Esperanto.
La germanaj viroj povas skribi senpere al ni en la angla. La germana lingvo
faras por ni problemojn.
Mi komprenas, ke mia propono estas neatendita kaj g^i ne tuj trovos
preparitajn kunlaborantojn, orga-nizantojn, profesiuloj. Sed tio estas
unu el aferoj, kie nia lingvo povas esti uzata por praktikaj celoj. Ni
povas pere de Esperanto en tiu c^i svata afero perlabori ne malbonan
monon, mi kredas. Idealismo estas bela afero, sed ric^a idealisto estas
pli valora, c^u vere? Se tiu ric^a idealisto iun procenton donacos
al la Movado, kiu de tio gajnos?
Do, respondu al mi plej baldau^ c^iuj esperantistoj, kiuj komprenas min
kaj deziras bone perlabori pere de nia lingvo. Mi bezonas instrukapablajn,
tradukkapablajn, energiajn personojn. Por ke vi estu pli cer-taj, ke mi
ricevos vian leteron, bonvolu sendi g^in registrite. Ne forgesu enmeti
respondkuponon por ke mia letero baldau^ venu al vi. C^ar en mia
lando estas prezaj problemoj pri la pos^to la nuna letero estos probable
kopiita kaj sendita al vi ne el Uzbekistano. La liston kaj adresojn de la viroj
mi al Esp-organizajoj ne sendas. G^in eblas ricevi de tiu, kies adreson vi
trovas en au^ sur tiu c^i koverto.

kun koraj salutoj kaj granda espero plej baldau ricevi
pozitivan respondon
kaj multajn kunlaborantojn mi restas via

PS. Dum mi estis skribanta tiun c^i leteron al mi telefonis oficisto el la svata
buroo kaj demandis kiel statas la aferoj.(Same kiel en fabelo, c^u ne?).
S^i demandis min, c^u mi havas ligojn kun Italio, Anglio,
Usono. Kion mi devis respondi al s^i? Mi respondis, ke la procedo
ekmovig^is nehaltigeble. Mi devus diri al s^i, ke esperantistoj estas tre
solidara popolo, ke esperantistoj povas ne nur skribi gratulojn al iu
letervespero, kongresi, babili, ke interne de tiu popolo kus^as neteneblaj
latentaj fortoj. C^u mi pravas?

Tiun leteron mi sendis al mia tre bona germana amiko. Mi ricevis lian
espondon, kiu preskau^ seniluziigis min. Mia amiko skribis al mi, ke mi
riskos konflikton kun la germanaj leg^oj (oni ne rajtas uzi fremdajn
datenojn(? - tiu vorto mankas en PIV), la revuo "Privat' estas neserioza,
ke eu^ropaj viroj invitas aziajn virinojn por "servutigi" ilin (eble tio
plac^as al la virinoj!), ke "kiu skribos tiom da leteroj al la viroj por
persvadi ilin". Mi certas, ke mia amiko pravas.
Videblas, ke mia amiko ne kunlaboros. Li, estante tamen tre
bonkora homo, same kiel multaj esperantistoj ne estas preta, ne
kapablas uzi Esperanton serioze. Sed ni devas trovi iun elirejon
por labori. Mi timas, ke la plej grava argumento tie c^i estas la
lasta. Do, KIU SKRIBOS, KIU LABOROS? Ja ekzistas ankau^
laboremuloj inter ni!!! De ni, kiu laboros, dependas la estonteco
de Esperanto, kiu minacas resti nur hobio de neseriozaj babiluloj
kaj revemuloj, kiuj ne c^iam s^atas (au^ ne povas) renkontig^i kaj
korespondi, kiuj forgesas la ideon, la taskon de la INTERNACIA
LINGVO.
Mi ne volas demeti la demandon de fondo, ekfunkciigo la
internacia svata buroo. Kiu(j) laboros por la projekto? Kiu c^efos g^in?
Mia e-pos^ta adreso estas: eug...@esper.gimli.com.

vin kore salutas Eu^geno S. Perevertajlo

-
--
Eugeno S. Perevertajlo
ab/k 140, Po^ctamt
700000 TA^SKENT
Uzbekistano, CIS
tel. 7-3712-57-24-87

--
Eugeno S. Perevertajlo
ab/k 140, Po^ctamt
700000 TA^SKENT
Uzbekistano, CIS
tel. 7-3712-57-24-87


A.Peterson

unread,
May 26, 1999, 3:00:00 AM5/26/99
to

>From: "nikst" <ni...@orc.ru>

>Miss Mariana Evlogieva <intr...@usa.net> i.a. skribis:

>> Cetere, mi povus sekrete flustri al vi iujn interesajn rezultojn
>> de tiutema esploro, kiun mi faris kadre de universitata kurso. ;-)
>> Sed mi timas, ke tio povus malkuragxigi vin.
>

>> Mariana
>
>Nu-nu, ekflustru!
>Ni atente auxskultas... ;-)))
>
>NikSt

Fiiii...
Ja vi bonege scias, ke ne estas gxentile auskulti fremdajn sekretojn. :-)

-antonio-

0 new messages