gxis, Ronaldo N
> Cxu ni bezonas linion pri gxi, aw cxu ekzistas konsenso internacia pri
kion la vorto signifas? Mi aldonos komentojn poste
Mi certe komprenas ĝin kaj renkontis ĝin en plej malsamaj situacioj. Kion pensas la ekstereŭropaj listanoj?
Amike
Renato
1 iu kun kiu oni kisas, kolombumas,langumas,amoras, evt seksumas
(grava nocio, sed law mi mankas kontentige konvena vorto)
2 iu kun kiu oni priparolas la plej intimajn aferojn, sed kun kiu oni
ne seksumas
(japanio, nederlando)
3 iu kun kiu oni ripete seksumas sen ke alia seksumpartnero tion sciu (rusio?)
Se ni havis vorton por signifo 1, ni povas simple aldoni al tiu "krom-"
Mi tamen povus imagi, ke du knabinoj povus esti "koramikinoj", sen seksa signifo - tio estas via n-ro 2. Aliflanke, mi ne normale uzus tian esprimon por du knaboj. (Se ili estus gejaj, ili estus "koramikoj" laŭ via signifo n-ro 1.)
Cetere, kio laŭ vi estas la diferenco inter "amori" kaj "seksumi"? Laŭ mi temas pri la sama afero.
Anna
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: sabato 25 settembre 2010 22.01
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: koramik(in)o
Estas almenaw tri signifoj/interpretoj
gxis, Ronaldo N
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> 1 iu kun kiu oni kisas, kolombumas,langumas,amoras, evt seksumas
> (grava nocio, sed law mi mankas kontentige konvena vorto)
Law vikipedio iuj uzas por tio la vorton "umik(in)o". Mi ne jam
entuziasmas pri gxi
(maltro da redundanco, tro simila al litrumerareto), sed gxi jes estas
pli klara
> 3 iu kun kiu oni ripete seksumas sen ke alia seksumpartnero tion
> sciu (rusio?)
> Se ni havis vorton por signifo 1, ni povas simple aldoni al tiu "krom-"
kromumikino.... miasente ne vere tawgas...cxu ni enkonduku "metreso"
(pro francdevena maitresse) ? :-) Cxu eble jam cirkulas aliaj terminoj?
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: domenica 26 settembre 2010 3.04
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: koramik(in)o
> Estas almenaw tri signifoj/interpretoj
gxis, Ronaldo N
--
> Ĉu umikino? Ĉu tio estas tajperaro?
Ne tajperaro. Sufiĉe multaj uzas tiun vorton. Laŭ mi ĝia signifo tamen
estas iom pli speciala. Umiko aŭ umikino estas - laŭ mi - persono, kun
kiu oni havas ian neklaran kaj ne tre stabilan (sed ja ne tute
momentan) aman/seksuman... rilaton (eble la envolvitaj personoj
ankoraŭ ne scias, kion ili volas kaj celas). Krome tiu vorto ne estas
tute serioza. Se la afero iom pli stabiliĝas kaj pli longe daŭras, oni
parolu (parolas) pri koramik(in)o (mi preferus "amamik[in]o"). Kaj se
la afero eĉ pli serioziĝas kaj celas (ge)edziĝon, temas pri
fianĉ(in)o. K.t.p.
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
Persone (eble pro influo de la itala lingvo, en kiu ekzistas la esprimo “amico del cuore”), mi cxiam uzis “kor-amiko” en la senco “preferata, plej intima, plej sxatata amiko”.
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 26 settembre 2010 13.26
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) kor-amik-(in-)o
--
Masakato
-------------
2010/9/25 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>:
> Ronaldo:
>
>> Cxu ni bezonas linion pri gxi, aw cxu ekzistas konsenso internacia pri
> kion la vorto signifas? Mi aldonos komentojn poste
>
> Mi certe komprenas ĝin kaj renkontis ĝin en plej malsamaj situacioj. Kion pensas la ekstereŭropaj listanoj?
>
> Kial ne amat(in)o anstataux koramik(in)o?
Cxu la du diferencas inter si?
Laŭ mi ne, eble nuancojn oni vidas depende de la propra nacia lingvo. Mi
aŭdis esperantistojn uzi "amatino" por tio, kion aliaj nomuz "koramikino".
Amike
Renato
Kiel mi jam diris, se temus pri du junulinoj, mi komprenus “koramikino” kiel “plej intima amikino”. Sed mi ne uzus ĝin por du junuloj, krom se ili estus gejaj. Mi ne scias kial: ĉu ĉar knaboj kutime ne havas inter si tiel intimajn rilatojn kiel knabinoj?
“Amat(in)o” aliflanke ŝajnas al mi pli plenkreska koncepto. Kompreneble oni povas kompreni ĝin en la pure gramatika senco kiel “homo kiun oni amas”. Sed mi uzus ĝin specife por la homo, kun kiu oni rilatas ekster geedzeco. Ekzemple edziĝinta viro povus ankaŭ havi amatinon, aŭ diboĉanto povus havi multajn amatinojn.
Mi volis doni la ekzemplon “Fama artistino havis multajn amatojn”, sed kutime en tiu kunteksto oni dirus “amantojn”, ne “amatojn”. Supozeble tio fontas el tradicio laŭ kiu virino ĉiam estas la pasiva objekto de amrilato ankaŭ en la negramatika senco.
Anna
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Masako TAHIRA
Inviato: domenica 26 settembre 2010 14.14
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) kor-amik-(in-)o
Masako
------------
> Masako Tahira:
>
>> Kial ne amat(in)o anstataux koramik(in)o?
> Cxu la du diferencas inter si?
>
> Laŭ mi ne, eble nuancojn oni vidas depende de la propra nacia lingvo. Mi
> aŭdis esperantistojn uzi "amatino" por tio, kion aliaj nomuz "koramikino".
>
> Kiam mi unuafoje auxdis "koramik(in)o"n en Esperanto, mi
miskomprenis, cxu ekzistas ankaux "korpamik(in)o".
Fakte ofte per "kor-amikino" oni volas signifi "korp-amikino".
Amike
Renato
Ĉu indas havi linion:
umik-o --> am-amik-o ?
> Sed ĉiuokaze, ankaŭ multaj maljunuloj jam komprenas la vorton
> "koramik(in)o" en la amrilata senco, do ĝi certe jam estas tre
> uzata kaj konata vorto en tiu senco.
Se junulo prezentas al mi sian "koramikinon", mi plene komprenas
pri kio temas, kaj tute aprobas la vortouzon. Sed evidente vi
ne komprenas se mi diras ekzemple: "Hieraŭ vizitis nin NN, kiu jam
ekde elementa lernejo estis kaj daŭre estas koramikino de mia
edzino." Krome vi malaprobas tian uzon.
Amike
Harri
Dankon pro la klarigo pri la junulara lingvouzo. Povus esti, ke tio
kauxzis la sencomigron de "kor-amik(in)o" al "am-amik(in)o".
Sed en Japanio la uzo de "koramiko" cxiam indikas intiman amikon.
Pluraj esperantaj vortaroj en Japanio, precipe du plej grandaj,
registras gxin. Ankaux la cxina-esperanta vortaro registras "koramikon"
kaj "intiman amikon" sub la sama kapvorto "zhixing pengyou".
Mi ne scias pri koreaj kaj vjetnamaj esperantistoj. Tamen mi supozas,
ke "koramiko" signifas intiman amikon inter orientaziaj esperantistoj.
Vastalto
-----
Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> skribis:
> Sed en Japanio la uzo de "koramiko" cxiam indikas intiman amikon.
...
> Tamen mi supozas, ke "koramiko" signifas intiman amikon inter
> orientaziaj esperantistoj.
Gardu vin, Vastalto! Baldaŭ venos iu por diri, ke "intima amiko"
signifas kaj signifu nur seksuman rilaton. Tiaj parolturnoj
troviĝas en aliaj lingvoj. Kaj jam en PIV-2002 mi legas ekzemple:
"Intimaĵoj 2. Seksaj interrilatoj". Tiun signifon la PIVa vinjeto
stampas "jura". Mi volus scii, kiu esperantlingva leĝo aŭ faka jura
teksto utiligas la terminon. - Tio estas kontraŭbatalinda ŝoviĝo
de senco, precipe se oni per tio fopuŝas la ĝeneralan signifon
Harri
kor-amik-(in-)o (en la senco de amik(in)o, kun kiu oni havas amajn, eble
ankaŭ seksajn, rilatojn) ~ am-amik-(in-)o
Kun la signo ~ tio povus kontentigi okcidentanojn kaj orientanjon.
Amike
Renato
> kor-amik-(in-)o (en la senco de amik(in)o, kun kiu oni havas amajn, eble
> ankaŭ seksajn, rilatojn) ~ am-amik-(in-)o
>
> Kun la signo ~ tio povus kontentigi okcidentanojn kaj orientanjon.
Jes! Ankaux mi konsentas kun am-amik-(in-)o.
Masako
Mi legis ĉiujn mesaĝojn pri tio. Mi emus registri la linion:
kor-amik-(in-)o (en la senco de amik(in)o, kun kiu oni havas amajn, eble
ankaŭ seksajn, rilatojn) ~ am-amik-(in-)o
Kun la signo ~ tio povus kontentigi okcidentanojn kaj orientanjon.