Politiko

19 views
Skip to first unread message

Peeter Aitai

unread,
Apr 22, 2007, 7:18:03 AM4/22/07
to est...@googlegroups.com


Necesas malfermi cxi tie novan temon pri politiko por ke ni pov multajn ajxojn klarigi publike sen bezono cxion multfoje ree kaj ree ripeti en niaj leteroj.
 
OPTIMISMO en ESTONIO
 
Lau Eurobarometro en Estonio estas la plej optimismaj homoj en Europo - 69 % kredas ke dum la lastaj 5 jaroj vivo plibonigxis (sekvas per 62 % Latvio kaj Irlando). 60 % kredas ke la vivo plibonigxos ankau dum la sekvaj 5 jaroj. (Malon kredas oni en Hungario kie 46 % opinias ke vivo malbonigxis kaj 38 % opinias ke vivo daure malbonigxos).
 
P.A.

Sur la bildo P.Aitai 2003
(foto de Robert Bogenschneider)
13_8.jpg

Peeter

unread,
Apr 22, 2007, 9:50:32 AM4/22/07
to Estonio
RUSIO ATAKAS ESTONION

Lau la novajxservo BNS:
Lau vortoj de Modest Kolerov, konsilisto de prezidento de Rusio
Vladimir Putin, daura revivigo de naziismo en Estonio estas influinta
ankau aliajn landojn.
"La decido de Estonia registaro alilokigi monumenton al sovetaj
soldatoj-liberigantoj naskas ankau en aliaj sxtatoj deziron reskribi
la rezultojn de la dua mondmilito" diris estro de unu el prezidentaj
regfakoj.
Lau liaj vortoj tio estas ekzemplo ankau al Hungario kaj Kartvelio.
"Detonacio (ekeksplodo) jam ekestis kaj tiaj agoj komencos ripetigxi"
aldonis Kolerov.

Tio montras klare ke furioza kriado de rusa parlamentano Dmitri
Rogozin kiu vokas al milito kontrau Estonio estas ne hazarda
frenezigxo de unuopulo.
Nome li opinias ke necesas okazigi militan operacion por savi
restajxojn de sovetaj soldatoj.
La partiestro de la movado Rodina ('patrujo' ruse) rakontis en la
intervjuo al novajxagentejo Rosbalt ke milit-tacxmenta vizito al
Tallinn estus "bela respondo al provokacia agado de estonaj
fasxistoj".
"Gxenerale mi opinias ke fiagoj al restajxoj [de sovetaj soldatoj]
donas kialon por milito" diris Rogozin. Li aldonis:"Dum antauvespero
de la festo de sankta 9-a de majo ni ricevis baton kaj nerespondi al
tio ni ne povas".
Lau liaj vortoj havas Rusio en nunaj cirkonstancoj plenan rajton uzi
plej diversajn rimedojn "komence de diplomatia influado gxis milita
enmiksigxo".

Al Rosbalt plendis ankau Irina Hakamada, prezidanto de Nia Elekto. El
sxiaj eldiroj mi notu jenon:" ...Se vi estas malgranda do vi devas
amikigxi kaj kun EU kaj kun Rusio".

Antaunelonge ja estis alvoko de la unua viccxefministro de Rusio
Ivanov kiu konsilis ne acxeti estonajn varojn kaj ne viziti Estonion.

Sur tiu fono ne mirindas deklaroj de Vassili Jakemenko, estro de rusa
junular-movado "Nasxi" kiu promesis ke aktivuloj en vestoj de sovetaj
soldatoj venos al Tallinn por defendi la "Pronzan soldaton". Li
aldonis ke se oni ecx alilokigas la monumenton, la komisiituloj en
vestoj de sovetaj soldatoj restas en la urbocentro de Tallinn...

Versxajne ne necesas detale ecx rakonti pri tio ke oftas elpasxoj cxe
Estona Ambasadejo en Moskvo (kie ekzemple "Nasxi"-anoj (30 personoj)
kun la slogano "Ne eblas forgesi" la 20-an de aprilo kolektigxis
komence antau Japana konsulejo (cxu ili ne sciis kiun ili devis piketi
au ili deziris demonstri ankau al Japanio ke oni ne forgesas kiel
Sovetio atakis kaj venkis Japanion).

Nun oni en Rusio en TV-Centr preparis fifilmon "Ili jxuris fidelecon
al Hitler" en kio oni montras surbaze de plenaj mensogegoj kvazau en
Estonio regis fasxistoj jam antau alveno de germana armeo...
Kompreneble en Rusio estas amaso da homoj kiujn eblas trompi per tiaj
filmoj (cetere estu dirita ke la Tutrusia Centro de Esplorado de
Publika Opinio faris esploron similan al tiu de Eurobarometro kaj lau
la rezultoj 28 % da rusianoj kredas ke Suno cxirkauiras Teron kaj 30 %
kredas ke unuaj homoj vivis dum epoko de dinosauroj...). Espereble EU-
anoj kaj aliaj edukitaj homoj ne lasas sin trompi per rusaj
propagandomensogoj. Neinformitaj rusoj povas tion kredi...
Kaj prosovetaj acxuloj kiel Dimitri Klenski kaj Vladimir Lebedev
fiagos en Estonio ankau estonte kauzante per tio malbonon al cxiuj kaj
cxefe al rusoj kiuj konsideras sin civitanoj de memstara Estonio
(cetere pasintautune la ministerio de eksterlandaj aferoj de Rusio
deklaris financan subtenon al tiuj nesxtataj organizajxoj en aliaj
landoj kiuj pruvas per siaj agoj ke ili vere agas por afero de rusa
komunumo en tiuj lokoj.)

Badaurinde mi estas spertinta ankau en esperantista medio furiozan
atakon nur pro tio ke mi estas de Estonio. Mi konsilas antau atako
demandi de atakat/oto cxu viaj opinioj surbaze de kio vi decidis ataki
estas gxustaj, cxu ili bazigxas sur suficxaj informoj por decidi...
Fiagojn de rusaj (ofte ankau de aliaj) politikistoj oni klarigas per
elektokampanjo enlanda. Sed tio ne estas senkulpiga pardono (des pli
ke per tio oni penas mildigi reagojn al siaj misfaroj kiuj estas
alicelaj...).

P.A.

Peeter

unread,
Apr 28, 2007, 4:27:45 AM4/28/07
to Estonio
FOTOJ de Kalle Kniivila pri Estonio "Eesti 2007"

http://www.flickr.com/photos/kallekn/sets/72157600115598590/

Estonoj ne estas fanatikaj detruantoj de monumentaj statuoj. Ecx Lenin
ankorau staras (tamen ne sur la cxefplaco de urbo sed en muzeo)
http://www.flickr.com/photos/kallekn/470227826/in/set-72157600115598590/

Monumentoj kaj aliaj memorajxoj al sovetaj soldatoj estas preskau cxie
kaj malgrau ilia ne unusenca signifo ili estas tolerataj.
http://www.flickr.com/photo_zoom.gne?id=470244885&context=set-72157600115598590&size=o
http://www.flickr.com/photos/kallekn/470232980/in/set-72157600115598590/

Bedaurinde unu monumento en Tallinn farigxis loko por konstantaj
konfliktoj. Post la ekeksplodo de vandalismo kaj krima dangxero la
registaro devis la statuton forigi de sia loko (alia ablo jam ne
estis). Tamen temas nur pri simbolo kaj ne kauzo mem (vandalismaj
elpasxoj havas tute aliajn kialojn).
http://www.flickr.com/photos/kallekn/473323354/in/set-72157600115598590/

En Rusio oni aktive organizas veturon en Estonion al junuloj kiuj
subtenus la kontrausxtatan agadon kaj provokus lokan popolon per
vestoj de sovetaj soldatoj (kiuj por estonoj estas simbolo de soveta
okupacio).
http://www.flickr.com/photos/kallekn/473785085/in/set-72157600115598590/

La fotoj estas de la 23-24-a de aprilo

P.A.

Peeter

unread,
Apr 28, 2007, 5:28:29 AM4/28/07
to Estonio

SxANGxIGxANTA RUSIO - UNU EL KIALOJ POR OKAZAJxOJ EN ESTONIO

Mi peras cxi tie informojn el Delfi.ee Mi donas ankau la tekston
originan estone. (lastminute min atingis informoj ke estonaj
retserviloj estas atakataj per misinformoj kaj cxion indas kontroli).

www.DELFI.ee
27. aprill 2007 13:30

Venemaa peatab osaluse Euroopa tavarelvastust käsitlevas leppes.
Rusio haltigas partoprenon en la interkonsento pri ordinaraj armiloj
en Europo

Seda kinnitas eile Venemaa välisminister Sergei Lavrov NATO
peasekretärile Norras toimuval tippkohtumisel, vahendab dr.dk.
Tion certigis Sergei Lavrov, ministro de eksteraj aferoj de Rusio, lau
dr.dk.

Venelaste arvates destabiliseerib USA plaan rajada Euroopasse
raketitõrjekilp turvalisust nii Euroopas kui mujal maailmas.
Lau opinio de rusoj Usona intenco krei en Europo kontrauraketan
sxirmilon destabiligas situacion kaj en Europo kaj aliloke.

Venemaa teatas oma otsusest NATO-riikide välisministrite
tippkohtumisel Norra pealinnas Oslos, kus arutatakse USA plaani rajada
Euroopasse raketitõrjekilp.
Rusio informis pri sia decido dum la pinta kunveno de ministroj de
eksteraj aferoj de NATO-sxtatoj en Norvegia cxefurbo Oslo, kie oni
pridiskutas Usonan planon krei en Europo kontrauraketan sxirmilon.

NATO peasekretär Jaap de Hoop Scheffer väljendas sügavat muret otsuse
üle, kuid samal ajal on tippkohtumisel antud selgeid signaale, et
venelaste mure ei tohiks kontrollida NATO kaitsetaktikat.
Cxefsekretario de NATO Jaap de Hoop Scheffer esprimis profundan
zorgitecon pro la decido, sed samtempe estas dum la kunveno donitaj
klaraj signoj pri tio ke rusaj zorgoj ne devus kontroli
defendotaktikon de NATO.

USA soovib paigutada Poolasse ja Ungarisse potentsiaalselt ohtlike
riikide vastu radarei ja rakette. Enamik NATO-riike toetab USA soovi.
Usono deziras lokigi en Pollandon kaj Hungarion radarojn kaj raketojn
kontrau potence dangxeraj landoj. Plejparto de NATO-sxtatoj subtenas
la deziron de Usono.

USA välisminister Condoleezza Rice ütles tippkohtumisel Oslos:
,,Arusaam, et 10 raketti ja mõned radarid Ida-Euroopas ohustavad
nõukogude strateegilist tuumavarustust on täiesti grotesksed ja seda
teavad kõik."
Ministro de eksteraj aferoj de Usono Condoleezza Rice diris dum la
pinta konsiligxo en Oslo "Opinio ke 10 raketoj kaj kelkaj radaroj en
Orienta-Europo estas dangxeraj al soveta strategia nuklea armilaro
estas tute groteskaj kaj tion scias cxiuj".


----------------------------------------------------------------------------
Tiu decido en Rusio preparigxis ne dum unu-du tagoj. Kun preparigo de
tiu decido oni jam delonge planis ankau cxion kio okazas samtempe kun
publikigo de sia decido pri malobservo de la interkonsentito.

Peeter

unread,
Apr 28, 2007, 12:28:15 PM4/28/07
to Estonio

KELKAJ INFORMOJ EL "POSTIMEES"

27.04.2007 10:51

La supra palato de Rusia parlamento, la Federacia Soveto, unuanime
akceptis decidon ke nesesus rilatojn kun Estonio cxesigi.
Kun tiu cxi decido ili nun turnigxas al prezidento Vladimir Putin,
skribis Interfax.

27.04.2007 16:25

Ministro de eksteraj aferoj Urmas Paet kiu estis en Oslo dum la
kunveno de ministroj de NATO-sxtatoj, dankis Latvion kaj Litovion por
ilia subteno al Estonio.

27.04.2007 23:52

Lau ETV24 Eesti Raadio
Koordinanto de ekstera politiko de EU Javier Solana telefonis al
prezidento Toomas Ilves kaj diris ke Europa Unio komprenas kaj
subtenas Estonion.
Solana kondamnis perforton okazintan en Tallinn


28.04.2007 09:02

Lau cxefministro de Finnlando Matti Vanhanen la tumultoj ekestintaj
lige kun forportado de la pronza soldato estas la interna afero de
Estonio. La registarestro esprimis esperon ke Estonaj oficiuloj
sukcesas solvi la problemon.
"Manifestacioj kaj tumultoj estas kompreneble interna afero de
Estonio. Nek Finnlando nek iu ajn alia lando rajtas enmiksigxi" diris
Vanhanen (En la intervjuo al Finna TV).

28.04.2007 10:27

Rusio intencas aktive levi la demandon pri decido de Estonia registaro
alilokigi la monumenton de soveta sondato en Tallinn en UNECE (Europa
Ekonomia Komisiono de UN).
diris al Vesti-24 viccxefministro de eksteraj aferoj de Rusio.
"Tian pasxon ni jam faris en la Europa ekonomia komisiono" aldonis
Aleksander Jakovlev.
"Sen ajna dubo - forportado de la pronza soldato estas politika movo.
Ni taksas tion kiel provon reskribi historion, sur kio fakte bazigxas
la Harto de UN" parolis Jakovlev.

--------------------------------------------------------------------
rimarko de P.A.:
Sxajne timo ke internacia jugxado de stalinismaj krimoj kiuj havas
sendube mezurojn de terura kontrauhomarana nivelo estas la cxefa kialo
pro kio agas Rusio kaj kio versxajne estas ankau unu (se ne la cxefa)
kialo de tumultoj en Estonio.
----------------------------------------------------------------------


28.04.2007 15:22

Ministerio de Eksteraj Aferoj de Estonio informis ke kulpigoj de
Ministerio de Eksteraj Aferoj de Rusio estas senbazaj kaj direktitaj
al eskalado de situacia akrigxo en Estonio.

28.04.2007 15:56

Estona konsulejo en Moskvo cxesigis la laboron pro sekurecaj lialoj
informis Ambasadejo de Estonio en Rusio.
"Estona konsulejo akceptis decidon cxesigi laboron gxis oni
(re)certigos sekurecon de la diplomatia reprezentularo" diris al RIA
Novosti la ambasadeja press-reprezentisto Franek Persidski. Lau liaj
vortoj sekureco de la diplomatoj ne estas garantiita malgrau promesoj
de ministro de eksteraj aferoj Sergei Lavrov, kaj pro tio ekestis
situacio kiam oni decidis la ambasadejon lunde ne malfermi.
Persidski diris ke tian pasxon kauzis vandalisma ago kontrau
ambasadejo.

28.04.2007 17:42

La gxenerala sekretsario de UN Ban Ki-moon estas zorgema pri eksplodo
de perforto en Tallinn.
Ki-moon turnigxis al flankoj de la konflikto ligita kun alilokigo de
la pronza soldato kun peto estimi unu la alian kaj atingi
interkonsenton (peris AFP).

28.04.2007 17:53

Lau informoj de Rusia ambasadejo en Tallinn estas nokte (jxaudo al
vendredo) arestitaj (fare de polico) 22 civitanoj de ilia lando. Lau
RIA Novosti la press-reprezentanto de la ambasadejo Maksim Kozlov ili
ankorau ne scias kiom da civitanoj de Rusio estas arestitaj vendrede
vespere kaj sabate nokte dum tumultoj.


Peeter

unread,
Apr 28, 2007, 4:12:33 PM4/28/07
to Estonio

28.04.2007 20:52

En sia hodiaua elpasxo Sergei Mironov, prezidanto de Rusia Federacia
Soveto, postulis liberigon de gvidanto de Nokta Gardistaro Dmitri
Linter.
Lau vortoj de Mironov Estonia registaro daurigas reprezaliojn kontrau
civitanoj kiuj estas elpasxintaj por monumento de soldato-liberiganto
en Tallinn, tranmisiis informon de Interfax SL Õhtuleht.
Prezidanto de la Federacia Soveto kulpigis Estonan policon ankau pri
uzado de troa forto kontrau misagantoj kaj tumultantoj nomante tion
"genocide kontrau rusoj".
Hodiau estis per permeso de Harju-regiona Jugxejo arestita por tempo
de anticipa esplorado la gvidanto de Nokta gardistaro Dmitri Linter
kaj krome Maksim (nask.1975) kaj Mark (nask. 1989).
Lau informoj de Postimees 1989-naskigxinta Mark Sirõk estas tiu Mark
Sirõk, kiu amasdissendis SMS-mesagxojn, per kiu oni vokis al gardado
cxe la pronza soldato. Al gardantoj oni promesis pagi po 80 kronojn
hore.
Al la viroj estas donita kulpigo-suspekto lau la legxero kiu estas pri
organizado de tumultoj - okaze de kulpiga decido de jugxado oni povas
malliberigi kulpulojn por gxis kvin jaroj.

Redaktis Martin Šmutov, PM online

---------------------------------------------------------------------------
rimarko de P.A.:
Atentu histerikajn vortojn de Rusia prezidanto de parlamento:
"genocido kontrau rusoj".
Se mi ne estus tiom serioze pripensanta pri estontaj sociaj
malfacialajxoj kaj se mi ne tiom malgxojus pri okazintaj tumultoj kaj
malbono kion tio alportas kaj al estonoj kaj al rusoj en Estonio, mi
ridegus pri Mironov...

Peeter

unread,
Apr 28, 2007, 5:39:21 PM4/28/07
to Estonio

28.04.2007 22:50

La Azerbajgxanana komunumo de Estonio faris hodiau publikan deklaron
en kio oni diras ke Estonia socio estas pro sia tolerema rilato
estinta bonega ekzemplo por multaj europaj landoj.
En la deklaro oni esprimis zorgecon pri la interna sekureco de Estonio
"Ni subtenas sxtatecon de Estonio kaj unuecon. Ni deziras ke Estonio
ne diserigxu lau etna identeco" estas en la deklaro.
En la deklaro je la nomo de la azerbajdgxanana komunumo oni diras ke
Estonio estas hejmlando al multaj nacioj/etnoj kaj diversaj etnoj
estas donintaj sian parton en reekesto kaj ekonomika evoluo de
Estonio.
"Estonia socio kun sia toleremo al etnaj minoritatoj estas ekzemplo
por multaj evoluintaj europaj landoj. Kunlaboro inter diversaj etnoj
de Estonio devas daurigxi" estas en la deklaro.
"Ni subtenas restarigon de ordo kaj paco/trankvilo en la lando. Ni
alvokas cxiujn estonianojn fari sian eron en certigo de sekura evoluo"
informis la azerbajgxanana komunumo.
Same oni vokas restigi flanken malkonkordon, ofenigxon kaj malamikecon
kaj sidigxi apud la tablo de interkonsentado, por kune trovi la vojon
kiel iri antauen por estonto de infanoj de ni cxiuj kaj por Estonio.

Redaktis Peeter Kuimet, Postimees


Peeter

unread,
Apr 29, 2007, 7:02:33 AM4/29/07
to Estonio

IOMETE PRI LA LINGVAJ AFEROJ

Cxi momente mi ne havas tempon por skribi detale kaj klarigi lingvan
situacion kaj la koncernan legxaron en Estonio.
Sed cxar en aliaj forumoj esperantistoj relevas la demandon kaj
reaperigas artikolojn kiuj bazigxas sur unu bedaurinde erara letero de
Amnesty International, mi nun nur kelkvorte informas ke
jes, en Estonio ekzistas legxoj pri lingvouzado. Unu tia ekvalidigxis
la 1-an de marto. Pri tiu cxi eldiris sian opinion ankau Anesty
International kiu sendis koncernan leteron al estona registaro.
La legxo reguligas ankau rajtojn pri uzado de minoritataj lingvoj.
Ekzemple cxiuj personoj logxantaj sur teritorio de loka memregunuo,
kie minimume duono de logxantaro estas minoritata, havas rajton ricevi
respondojn kaj de sxtataj kaj de lokaj instancoj krom la sxtata lingvo
ankau en la lingvo de koncerna minoritato.
En fino de la pasinta jaro Amnesty International aperigis la raporton
«Linguistic Minorities in Estonia - discrimination must end», kio
kritikis lernoeblojn de etnaj minoritatoj.
Tio estas verkita grandparte bazigxante sur negxustaj au malgxustaj
datumoj kaj oficoj de Estonio repusxis la asertojn.
De tiu raporto forigxis ankau Estona organizo de Amnesty
International, kies reprezentanto informis ke ili ne konsentas kun la
asertoj prezentitaj en la raporto.

Problemo de Estonio estas ke jam ekde 1940 en Estonio lingve
diskriminataj estas estonoj kaj en multaj lokoj tio estas daurigata
ecx nun (nun plu ne legxe sed praktike).
La lingvaj legxoj de Estonio estas tute demokratiaj kaj garantias
rajtojn. Alia estas afero en praktiko cxar male al plurlingvaj estonoj
parto de ruslinga socio deziras daure havi privilegion kion ili havis
dum soveta tempo, privilegion uzi nur la rusan lingvon kaj nek lerni
nek uzi la estonan. Estas eblo al ruslingvanoj lerni en ruslingvaj
lernejoj kaj uzi en cxiutaga vivo nur la rusan. Sed ne eblas ja
permesi ke en sxtataj oficoj kaj aliloke kie oni donas servojn al
gxenerala publiko laboru personoj kiuj nek scipovas nek lernas la
sxtatan lingvon. (Cxu estas ebla ke en Usono laboras policisto kiu
scipovas nur la hispanan kaj ne la anglan, au cxu estas ebla ke en
Moskva malsanulakceptejo laboras persono kiu scipovas nur la cxinan
kaj neniom la rusan...)
Ofte malamikoj de Estonio uzas por propagando sia eldirojn de
logxantoj de Estonio. Sed ofte tiuj eldiroj estas falsxaj. Mi memoras
tempon kiam aperis la unua lingvo-legxo. En la urbo Narva kie tiam
estis nur 4 % da estonoj kaj la tuta vivo estis plene ruslingva subite
aperis vokoj pri la lingva diskriminado de ruslingvanoj!?! (la okazo
estas tiom absurda ke mankas ecx bezono komenti).

En la mondo ekzistas cxirkau 10 000 lingvoj kaj lingvaj problemoj
estas cxie en la tuta mondo.
Gxuste pro tio mi kaj plejparto de esperantistoj agas por solvi la
problemon de internacia komunikado per Esperanto. (La lingvan
problemon ne eblas solvi per aliaj ismoj ol nur la
lingvoproblemsolvismo kaj tio estas Esperanto).

Peeter Aitai

Peeter

unread,
Apr 29, 2007, 8:13:02 AM4/29/07
to Estonio

OPINIOJ EN ESTONIO

Jen la stato de popola opinio lau gazeta (interreta) pridemando en
Estonio hierau matene:

Gallup

Kiel vi taksas agadon de la registaro lige kun la pronza soldato?
(tiumomente 7317 respondintoj)

Tre bona 76.17%

Bona 5.02%

Kontentiga 2.23%

Nekontentiga 16.58%

(la pridemando de Postimees)

Peeter

unread,
Apr 29, 2007, 2:00:46 PM4/29/07
to Estonio

REMALFERMO DE LA MONUMENTO ESTOS LA 8-an de majo.

Oni refoje ripetis ke alilokigo de la monumento ne estas detruo de la
monumento kaj temas nur pri alilokigo.

29. aprill 2007 12:17

La defendoministro Jaak Aaviksoo diris ke la memorajxo forportita de
Tonismagi estos denove malfermata en la milita tombejo sur Filtri tee
strato la 8-an de majo.
Al tiu dato oni atendas en Estonion ankau reprezentantojn de
kontrauhitlera koalicio pormemorigi la finon de la dua mondmilito.
La identigajn laborojn oni planas fini dum tri tagoj se ne levigxas
tempotirigxoj.
"La pronza soldato estas en bona ordo kaj preparata por starigo de gxi
sur la milita tombejo Filtri tee str. 14." diris Aaviksoo hodiau
matene dum la kunvokita internacia press-konferenco je la 11-a horo.
Tiu estas tombejo kie ekde la 19-a jarcento estas entombigitaj
civitanoj estonaj, germanaj, anglaj kaj sovetaj mortfalintaj sub
diversaj flagoj. Mi certas ke tio estas plej estima loko por soldatoj
entombigitaj sur Tonismagi."
"Mi kredas ke al la 8-a de majo la venkodato de kontrauhitlera
koalicio la pronza soldato staras sur la armea tombejo kaj cxiuj ni
povos tie festi la historian feston."
Gxisnuna laboro kun mortulrestajxoj estas faritaj konkorde al cxiuj
legxoj kaj bonaj kutimoj," akcentigis Aaviksoo.
Transporto de la pronza monumento al la tombejo okazos versxajne jam
morgau.

(lau Postimees)

Peeter

unread,
Apr 29, 2007, 3:08:58 PM4/29/07
to Estonio

La Rusa Partio en Estonio
(la suba teksto estas el la reta versio de Postimees)

29.04.2007 17:43

La Rusa Partio en Estonio, Senprofitcela organizajxo La Rusa
Kulturautonomio kaj Asocio de civitanoj de Rusio sendis hodiau al la
parlamento, registaro kaj prezidento leteron (sian alturnigxon) en kio
oni vokas cxiujn logxantojn de Estonio rifuzi cxian perforton.
"Plia eskalado de la konflikto dangxerigas nian sxtaton kaj sekurecon
de gxiaj logxantoj. Ni konscie rifuzas nun doni pritaksojn al la
okazintajxoj kaj alvokas cxiujn sociajn kaj politikajn organizajxojn
al tuja dialogo" oni notas en la deklaro.
La autoroj de la letero proponas ankau kunvoki Socian Konsultejon kie
estus reprezentantoj kaj de la estonlingva kaj de la ruslingva socia
elito, por sercxi akcepteblajn komunajn solvojn kaj atingi konkordon
en la socio.
"Hodiau dependas de nia sagxeco kaj kunlaboro la estonta sorto de la
sxtato" oni notas en la deklaro.

Redaktis PM Online


Peeter

unread,
Apr 30, 2007, 1:18:25 PM4/30/07
to Estonio

La pronza soldato staras sur la milita tombejo kaj estas denove
publike vizitebla.

lau la informoj en Postimees 16:51

Hodiau oni malfermis por publiko aliron al la pronza soldato forpotita
de Tonismagi vendrede matene.
Konstruo de sxtona muro malantau statuon prenos ankorau tempon.
La okazon filmis rusaj TV-jxurnalistoj. Cxeestis ankau kontrau-
alilokig-isto D.Klenski (kiu venis tamen sen floroj).
Plejparto de cxeestantoj estis jxurnalistoj kaj fotistoj.

Peeter

unread,
Apr 30, 2007, 2:51:21 PM4/30/07
to Estonio

VIZITO de RUSIA PARLAMENTA DELEGACIO

En Estonion venis delegacia grupo de Rusia parlamento (Duma).

(Lau informoj en Postimees):

La delegaciestro de Rusia parlamento (Duma) armea generalo Nikolai
Kovaljov certigis al la membroj de estona parlamento ke rompon de la
diplomatiaj rilatoj inter Rusio kaj Estonio deziras nur kelkaj
ekstremismaj fortoj en Rusio.

Ojuland (vicprezidantino de estona parlamento) esprimis bedauron ke la
vizito de Duma komencigxis per postulo ke la cxefministro de la
suverena sxtato devas forlasi la postenon.
Lau Ojuland estas tio enmiksigxo en la internajn aferojn de Estonio.

La Duma-delegaciano Nikolai Kovaljov informis ke li ne disputigas
retombigon de rugxarmeanoj de trolebusa haltejo en tombejon.

Lau informoj de parlamenta press-servo Kovaljov devis konkludesprimi
ke rusa gazetaro estas transdoninta tendencajn informojn pri la
okazintajxoj de la lastaj tagoj.. Oni uzas vortojn forigo de la
monumento sed fakte temas pri alilokigo.

Lau vortoj de Ojuland Rusio estas bedaurinde rifuzinta dum la lastaj
jaroj proponojn de Estonio kunlabori por trovi solvojn al problemoj
naskigxintaj lige kun la pronza soldato.

Ministerio de Eksteraj Aferoj de Estonio esprimas miron pri la konduto
de la delegacio de Rusia Duma. La delegacio rifuzis de la preparita
kaj interkonsentita programo kaj komencis prezenti nerealajn
postulojn.
Membroj de Duma ne venis ankau en La Ministerion de Eksteraj aferoj de
Estonio kie estis planita diskuti la demandojn ligitajn kun la
interkonsentado por la interrusia-estonia interkonsento pri priservo
de militaj tombejoj .
Ekzemple oni komencis postuli renkonton kun arestita civitano de
Estona Respubliklo.
Aldone la Duma-delegacio rifuzis partopreni komunan press-konferencon
kun vicprezidantino de la parlamento Kristiina Ojuland kaj estro de la
parlamenta komisiono de eksteraj aferoj Sven Mikser al kio estis
invititaj ankau membroj de diplomatia korpuso en Tallinn. La rifuzon
oni bazigis sur postulon ke la renkontigxo kun presso okazu en Rusia
Ambasadejo malantau fermitaj pordoj klarigante tion per absurda aserto
ke aliokaze ne cxiuj jxurnalistoj povas partopreni.

Delegaciestro Leonid Slutski certigis dum la vespera press-konferenco
en la Rusia Ambasadejo ke Rusia Duma havas daure starpunkton ke
Registaro de Estonio devus forigxi de la ofico.
Samtempe li rimarkigis ke tio estas ne postulo sed starpunkto kion ili
prezentis al la parlamento. La parlamento kompreneble havas suverenan
rajton agi lau sia decido, li aldonis.

Jxurnalisto de Postimees Ingvar Bärenklau demandis de Rusia
ambasadoro Nikolai Uspenski, kiel li komentas tion ke la ambasadejaj
reprezentantoj estis dum lastaj semajnoj en konstanta kontakto kaj
konstante renkontis personojn kiuj instigis malamikecon kaj kiuj nun
estas arestitaj.
Uspenski respondis ke temas pri provoka demando kaj cxar la konferenco
estas por doni eldireblon al parlamentanoj, li ne respondas.

Peeter

unread,
Apr 30, 2007, 4:46:34 PM4/30/07
to Estonio
ATAKO KONTRAU ESTONAJ RETSERVILOJ DAURAS
(Lau Postimees)

30.04.2007 22:21

Dum la novajxdissendo "Aktuaalne kaamera" diris Justicministro Rein
Lang ke la atakoj kontrau Estoniaj retserviloj venas de Moskvaj
sxtataj IP-adresoj.

"Hodiau klaras ke tiuj atakoj venas de eksterlando kaj ne estas bezono
diveni el kiu lando ili venas," diris Rein Lang "Ili venas de la
sxtataj IP-adresoj en Moskvo. Tio kvazau indikas pri tio ke en Moskvo
ekzistas politikaj fortoj kiuj frenezigxis."

CERT Eesti informis hodiau ke dum hierau kaj hodiau dauras intencaj
atakoj por malhelpi laboron de retserviloj de Estoniaj sxtataj
oficejoj kaj estas faritaj provoj haltigi laboron de la tuta sxtata
datumintersxangxa reto.

La atingeblo de registaraj hejmpagxoj de ekster la lando havas pro tio
malfacilajxojn.

La atako komencigxis malfruvespere la 27-an de aprilo.

Peeter

unread,
May 1, 2007, 6:21:10 PM5/1/07
to Estonio

La anonco de Urmas Paet (Ministro de eksteraj aferoj de Estonio) lige
kun Rusia miksigxo en la internajn aferojn de Estonio
(la fonto: la reta eldono de Postimees)
01.05.2007 20:17

La anonco de Ministro de eksteraj aferoj Urmas Paet kion li prezentis
dum la hodiaua press-konferenco

Urmas Paet
ANONCO
========

Europa Unio estas atakata cxar atakata estas Estonio.
La afero de la pronza soldato kaj vandalismo en Estonio estis la
interna afero de Estonio, sed la koordinita agado de Rusio kontrau
Estonio estas afero de tuta Europa Unio. Do rilatoj inter Europa Unio
kaj Rusio estas en komplika stato.

La atako estas samtempe kaj virtuala kaj psikologia kaj reala.

En Tallinn kaj aliaj estonaj urboj antau la tumultoj renkontigxis
reprezentantoj de Rusia ambasadejo kun cxefaj organizantoj de la
tumultoj en tre strangaj lokoj inkluzive la botanika gxardeno.

Estas pruvtrovita ke la atakoj de cibernetik-teroristoj kontrau
retpagxoj de Estonia registar-oficoj kaj la prezidenta oficejo estas
venintaj de konkretaj komputiloj kaj personoj en Rusiaj reg-organoj
inkluzive en la administracio de Prezidento de Rusia Federacio.

La Rusia Duma-delegacio vizitanta Estonion per perado de EU-prezidanto
postulas ofic-retirigxon de la registaro kaj rifuzas kunlaboron kaj
dialogon, sed donas postulojn kaj misasertojn. Tio estas miksigxo en


la internajn aferojn de Estonio.

La junulara organizo Nashi estas plene barcxirkauinta Estonian
Ambasadejon, kie logxas la ambasadejaj laboristoj, esece la laboristoj
estas pornegocaj malliberuloj. Rusiaj parlamentanoj estas hodiau
dirintaj ke se estus deziro milico malplenigus lokon antau la
ambasadejo dum tri minutoj sed milico estas dirinta ke ili estas
ricevinta taskon garantii nur minimuman defendon. Hodiau oni forsxiris
de sur la teritorio de la ambasadejo de sur la ambasadeja konstruajxo
flagon de Estonio. Tio cxio estas malobservo de Viena konvencio pri
diplomatiaj rilatoj.

Rektaj ligoj inter junularaj organizoj instigantaj malamikecon, kiel
Nashi kaj Molodaja Gvardija, kaj Kremlo estas sciataj gxenerale, same
kiel tio ke al la plen-barantoj de Moskva ambasadejo oni pagas por tio
salajron de Kremlo po 550 gxis 1000 rublojn por fojo.

Rusiaj televidkanaloj, pri kies "libereco" scias la tuta mondo ne
montras surstrate huliganagantajn marodulojn sed pro polico
suferantajn "senkulpajn" rus-naciajn civitanojn kaj publikigas
novajxojn kvazau Estona polico mortigas arestitojn kaj al Estona armeo
estas donita ordono pafi rusojn. Tio estas kruda mensogo.

Mi asertas al vi ke por pruvi cxion tion ni havas suficxajn
pruvajxojn. Cxio tio montras klare ke la sorto de rusnaciaj personoj
en Estona Respubliko estas nur "retorika preteksto" por "aktivaj
rimedoj" kaj tiujn samajn samlandanojn oni misuzas en multe pli granda
politiko.

Jxaude mi portos al la registaro proponon kiajn sankciojn Europa Unio
devus uzi kontrau Rusio, lau Estonio. Tiuj rimedoj devas influi Rusion
tiel ke Rusio cxesas la atakojn kaj miksigxon en la internajn aferojn
kaj komencas plenumi la Vienan konvencion pri diplomatiaj rilatoj. La
sankcioj devus influi la tutan amplekson de rilatoj inter Europa Unio
kaj Rusio.

Ni konsideras necesa ke Europa Unio reagus al la agado de Rusio
maksimume forte. Tio povas signifi cxesigon au nekomencon de diversaj
intertraktadoj inter Europa Unio kaj Rusio. Serioze necesas pritaksi
ankau antauenpusxon de la pinta renkontigxo de Europa Unio - Rusio.

Se la situacio cxirkau la Moskva ambasadejo ne normaligxos antau la 9-
a horo morgau tiam Estonio cxesas doni cxiujn konsularajn servojn en
Moskva konsulejo, krom al la civitanoj de Estona Respubliko escepte,
gxis normaligxo de situacio.

Ni tre atentemege observas ankau sekurec-situacion cxe la aliaj
reprezentejoj en Rusio.


(neoficiala malneta traduko de P.Aitai)
-----------------------------------------------------------------

Välisminister Urmas Paeti avaldus seoses Venemaa sekkumisega Eesti
siseasjadesse
(allikas: Postimees vorguvaljaanne)
01.05.2007 20:17

Välisminister Urmas Paeti avaldus, mille ta esitas tänasel
pressikonverentsil.

Urmas Paet

AVALDUS

Euroopa Liit on rünnaku all, sest Venemaa ründab Eestit. Pronkssõduri
küsimus ja vandalism Tallinnas oli Eesti siseasi, aga Venemaa
koordineeritud tegevus Eesti vastu on kogu Euroopa Liidu asi. Seega
on Euroopa Liidu ja Venemaa suhted väga keerulises olukorras.

Rünnak on ühtaegu virtuaalne, psühholoogiline ja reaalne.

Tallinnas ja teistes Eesti linnades enne rahutusi kohtusid Vene
saatkonna esindajad vägagi kummalistes kohtades, nagu näiteks Tallinna
botaanikaaed, rahutuste peamiste organisaatoritega.

On tuvastatud IP-aadresside kaudu, et küberterroristide rünnakud Eesti
valitsusasutuste ja presidendi kantselei internetisaitidele on tulnud
konkreetsetest arvutitest ja isikutelt Vene valitsusorganites, kaasa
arvatud Vene Föderatsiooni presidendi administratsioonis.

Euroopa Liidu eesistuja vahendusel Eestit külastav Vene riigiduuma
delegatsioon nõuab valitsuse tagasiastumist ning keeldub koostööst ja
dialoogist, vaid esitavad nõudmisi ja valeväiteid. See on sekkumine
Eesti siseasjadesse.

Noorteorganisatsioon Naši on Eesti saatkonna Moskvas, kus ka saatkonna
töötajad elavad, täielikult sisse piiranud, sisuliselt on töötajad
pantvangis. Vene parlamentäärid on täna öelnud, et kui oleks soov,
teeks miilits kolme minutiga saatkonna esise puhtaks – kuid miilits on
öelnud, et neil on antud ülesanne tagada vaid miinimumkaitse. Täna
rebiti saatkonna territooriumilt, saatkonna hoonelt Eesti lipp. See
kõik on Viini diplomaatiliste suhete konventsiooni rikkumine.

Vaenu õhutavate vene noorteorganisatsioonide, nagu Naši ja Molodaja
Gvardija, otsesed seosed Kremliga on üldteada, nagu ka see, et Moskva
saatkonda täielikus piiramisrõngas hoidjatele makstakse selle tegevuse
eest Kremlist palka – 550 kuni 1000 rubla korra eest.

Vene telekanalid, mille «vabadusest» teab terve maailm, ei näita mitte
tänaval laamendavaid marodööre, vaid politseinike terrori käes
vaevlevaid «süütuid» vene rahvusest kodanikke ning edastavad uudiseid,
nagu tapaks Eesti politsei kinnipeetavaid ning Eesti sõjaväele olevat
antud käsk tulistada venelasi. See on jäme vale.

Kinnitan teile – kõigi nende väidete tõestamiseks on meil piisavalt
tõestusmaterjali. See kõik näitab selgelt, et vene rahvusest inimeste
tulevik Eesti Vabariigis on vaid retooriliseks ettekäändeks
«aktiivsetele meetmetele» ja neidsamu meie kaasmaalasi kasutatakse ära
palju suuremas poliitikas.

Viin neljapäeval valitsusse ettepaneku, milliseid meetmeid Euroopa
Liit Eesti arvates Venemaa suhtes kehtestama peaks. Need meetmed
peavad mõjuma Venemaale nii, et Venemaa lõpetab rünnakud ja
siseasjadesse sekkumise ning asub täitma Viini diplomaatiliste suhete
konventsiooni. Meetmed peaksid puudutama Euroopa Liidu ja Venemaa
suhteid täies ulatuses.

Peame vajalikuks, et Euroopa Liit reageeriks Venemaa käitumisele
maksimaalselt tugevalt. See võib tähendada erinevate kõneluste
peatamist või nende mittealustamist Euroopa Liidu ja Venemaa vahel.
Tõsiselt tuleb kaaluda Euroopa Liidu-Venemaa tippkohtumise
edasilükkamist.

Kui olukord Moskva saatkonna ümbruses homme kella üheksaks ei
normaliseeru, lõpetab Eesti kõigi konsulaarteenuste osutamise, v.a.
konsulaarabi osutamise Eesti Vabariigi kodanikele, Moskva konsulaadist
kuni olukorra normaliseerimiseni.

Jälgime ülimalt tähelepanelikult julgeolekuolukorda ka teiste
esinduste juures Venemaal.


Peeter

unread,
May 4, 2007, 2:12:04 PM5/4/07
to Estonio

PREPARIGxIS TALLINN-a SINAGOGO

lau www.DELFI.ee
la 4-an majo 2007 10:44

La 16-an de majo oni malfermos en Tallinn sur Karu strato cxe La
Centro de La Juda Komunumo kaj La Juda Lernejo novan judan sinagogon.

La historia ejo de la Tallinna juda sinagogo, eklezie ekfunkciigita de
1885, pereis dum la marta bombado 1944.
Gxis majo 2007 estis Tallinn la lasta cxefurbo de Europa Unio kie
mankis sinagogo bezonata por plenvalora juda vivo.

La cxefrabio de Estonio Shmuel Kot kaj prezidanto de Estona Judaisma
Eklezikomunumo Boris Oks diris ke la konstruajxo, kio mankis dum 63
jaroj, estas nun preta helpe de malavaraj donacintoj el Estonio kaj de
aliaj lokoj de la mondo.

"Tio estos sinagogo por cxiuj judoj logxantaj en Estonio" estas
dirinta Cilja Laud, reprezentanto de la juda komunumo.

En Estonio logxas cx. 3000 judoj.

La sinagogo sur la Maakri strato (de 1882) pereis dum la marta bombado
1944. Dum la dua mondmilito pereis ankau la sinagogo kreita 1901 en
Tartu.

Antau la dua mondmilito vivis en Estonio 4000 judoj.
La soveta potenco (Sovetio) sendis multajn el ili en Siberion, krome
judoj perdis sian kulturautonomion.

(trad. P.A.)

Peeter

unread,
May 6, 2007, 7:52:14 AM5/6/07
to Estonio

LA CxEFEPISKOPO SUBTENAS ALILOKIGON DE BRONZULO

www.DELFI.ee
6. majo 2007 13:29

Cxefepiskopo de Estona Evangelia Luterana Eklezio Andres Põder
esprimis dum hodiaua speciala pregxotago sian subtenon al la decido
alilokigi la pronzan soldaton de Tõnismägi al la militista tombejo.

"La decido defendi tombopacon kaj por tio reentombigi la pereintojn
dum la 2-a mondmilito de Tõnismägi en tobejon kaj alilokigi tien ankau
la monumenton kio farigxis simbolo de okupacio kaj loko de provokoj,
estis sendube prava." diris Põder en sia hodiaua mesagxo.

"Eble ke tion oni estus povinta fari pli bone. Tamen niaj oficoj kaj
ordodefendantoj estas agintaj por garantii pacon kaj legxan ordon en
nia socio. Ni pregxu por ke ili havu sagxecon kaj forton por tio kaj
por ke Dio gardu kaj protektu kaj ilin kaj nin cxiujn."

Cxefepiskopo Andres Põder deklaris hodiauon kiel speciala pregxtago,
unuan fojon post land-rememstarigxo.

"Dum malfacilaj tempoj eklezio estas deklarinta tutpopolajn
pregxotagojn kaj cxiujare okazas ordinaraj pregxotagoj por rememorigi
la sanktajn ordonojn de Dio kaj popolajn erarojn kontrau ili," diris
Põder en sia mesagxo.

"Estonion trafis malfacilega ondo de vandalismo, enlandaj kaj
eksterlandaj provokoj kaj atakoj. Ni nek povas nek rajtas resti kiel
flankuloj. En tiu situacio estas bezonata pregxi por sobra kaj
trankvila konscio, sed ankau por celkonscio kaj paco, por vero ka
digno," diris la cxefepiskopo.

"La mondmilito kaj Sovetunia krima okupacio estas restigintaj en
animojn de homoj kaj popoloj pezajn postsignojn. Liberigxi de ili ne
estas facile - ili estas kiel longa nigra ombro de pasinteco kio
malheligas estonton," konstatis Põder.

Cxefepiskopo vokis al pregxado por tiuj niaj logxantoj kaj junuloj
kiuj ne estas komprenintaj pasintecon kaj la sxangxigxojn, tion kia
estis la vera vizagxo de Soveta Unio kaj ke Estonio ne estas parto de
Rusio.

"Por tiuj kiuj portas en si senzorgan detruan spiriton de perforto. Ni
venku kruelon per bono. Ni penu apogi ilin en trovado de niaj komunaj
valoroj kaj konstruo de nia komuna Estonio. Ni helpu al ili kompreni
nian historion kaj rigardi la estonton kiel partiotoj de Estonio. Ni
rekonu tiujn kiuj faras cxiutagan bezonatan laboron en nia popolo
estante lojalaj al Estonia sxtato."

Põder konstatas ke ankau multaj estonoj ne savigxis de mishereditajxo
de la okupacio. "Pliprofundigxis hipokriteco kaj cinikeco, senzorgeco
kaj egoismo. Subigxante oni akceptis ateismon kion oni perforte
kultivis por rompi moralon de la popolo."

(tr.P.A.)

Peeter

unread,
May 7, 2007, 7:44:11 AM5/7/07
to Estonio

ANKORAU PRI OPINIOJ EN ESTONIO

Jxus aperis en "Eesti Paevaleht" rezultoj de la sociologia esploro
(gallup) farita de TNS Emor lau mendo de Estona Radio.
La agadon de cxefministro Andrus Ansip taksas bona 82% da estonoj kaj
57% da cxiuj pridemanditoj.
Samtempe notindas ke 84% da ruslingvanoj donis al agado de A.Ansip
negativan takson.

Laboron de Estona Televido kaj Estona Radio pri informado de popolo
ekde la 26-a de aprilo taksis pozitive 74% da estonoj kaj 52% da
respondintoj.
Alilingva logxantaro rigardis matene la 27-an de aprilo programon de
ETV (minimume dum 1 minuto) 4-oble plimultnombre ol kutime - 43%

(Tio montras klare ankau tion ke ruslingva logxantaro vivas en alia
informosfero kaj estas influata precipe de informoj en Rusia
gazetaro...)

Peeter

unread,
May 7, 2007, 5:12:58 PM5/7/07
to Estonio

ALVOKO AL KOMENTEMULOJ

Observante estonan gazetaron (kaj arikolojn kaj precipe komentojn) kaj
estonlingvan kaj ruslingvan dum la lastaj tagoj antau la tumultoj mi
rimarkis kaj povas kun plena respondeco aserti ke iris granda
celkonscia provoka preparo de tumultoj. Nun situacio en komentejoj
grave plitrankviligxis, plisobrigxis, sed tamen ankorau abundas
malbonaj komentoj rekte malhelpantaj restabiligxon de situacio. Nuna
cefa celo estu trankviligi amasojn kaj ne lasi renaskigxi tumultojn.
Ankorau tro fruas komenci analizadon de tio kio okazis, por tio estas
bezonata pli da tempo. Lige kun tio mi vokas personojn konsciajn kaj
respondecemajn elpasxi en komentejoj kun eldiroj kiuj malgrandigus iom
la tension.
Mi mem komentas ankau (sed pro la retatakoj okazintaj/antaj mi jam 6
tagojn ne povas aliri Postimees)
Por ekzemplo mia hieraua komento al la artikolo pri kaptia retkrimulo
en "Eesti Paevaleht":

Keskkriminaalpolitsei pidas täna kinni isiku, keda on alust
kahtlustada Eesti vastu suunatud küberrünnetes.
05. mai 2007 18:45:23 Toimetaja: Kerttu Rannamäe

Kommentaar nr.16

Peeter Aitai 05. mai 2007 18:45:23

Vastutusele votta saab vaid neid kes otseselt riigivastaseid asju
teevad.
Marksa suurema moju ja ulatusega on olnud need asjad mida
juriidiliselt raske otseseks ja tahlikuks vaenuohutamiseks nimetada
(nagu naiteks 300 spartalase artikkel venekeelses Delfis voi Tonismael
ringisoitvast autost noukogude sojalaulude laskmine). Just sellised
asjad toukasid tagant provokatsioonilise kontrollimatu tegevuse
algusele, mis paljude arvates pidi olema vaid protest. Kullap nii
monigi nadal tagasi "segi lainu" todes hiljem et ega ta niisugust
kavatsenud. Nuud kus koigile selge et tegu oli suure rahvusvahelise
poliitikaga, mille puhul nagu teada vaikeste rahvaste saatust uldjuhul
ei panda miskiks, nuud toenaoliselt saavad enamus massajaidki aru et
neid on jarjekordselt ara kasutatud (ja kannatavad Eestis koik,
voibolla enim nad ise...).
Praegusel hetkel kui oleme valisrunnaku all ei ole oige aeg
omavaheliste suhete klaarimiseks. Praegu peab kogu Eesti rahvas, nii
eestlased, venelased voi mis iganes etnilist paritolu inimesed, nii
kodanikud kui mittekodanikud ja ka teiste riikide kodanikud kes on
kull valismaalased ent peavad Eestit oma alaliseks koduks, kokku
hoidma ja tegema koik selleks et sailiks nii meie riik kui ka
elamisvaarsed tingimused (viimase huvides soovitan uhiselt vastu
astuda igasugusele puudele rahvastevahelise vaenu ohutamisel, sest
mida enam konflikte juhtub seda raskem ja kauem votab aega normaalse
mugava elu taastamine.) Ja riigivastastest tegudest politseile
teatamine on igauhe kohus, see on meie koigi huvides.

Hodiaua komento al la artikolo pri asertoj de Seppik pri socio-opinioj
en "Eesti Paevaleht":

19:11 Seppik: tänase uuringu tulemus on Ansipi jaoks halb

Peeter Aitai 07. mai 2007 21:00:34

Seppik ei saa aru, miks linnapead ei toetata. Mis siin aru saada. Kui
arst voi politseinik ei aita hadasolijat siis moistetakse see suuks.
Vahel on tegemattajatmine sama kuritegelik kui moni tegu. Linnapea
koht konflikti ajal oleks olnud Tonismael rahvast rahustamas, ent ta
pidas paremaks ilmse parteilise profiidi huvist lahtuvalt, seal mitte
olla. Mis siin siis imestada, et teda vaadeldakse reeturina. Just
seetottu on isegi ta venekeelse valijaskonna toetus kahanenud
(reetureid ei salli keegi, ei omad ega voorad). Arvan et linnapea
tegevusetus kontrollimatu tanavarahutuse tekkimisel oli
polastusvaarne. Inimliku tasandi hinnang sellisele tegelasele on
veelgi madalam, seda vaatamata sellele et kunagi oli see mees minugi
silmis rahvuskangelane.

Kui hr. Seppik ei saa aru isegi sellistest ilmselgetest asjadest, siis
pole motet ka sona votta. See, et peaministril ja meil koigil on ees
raske aeg ja tuleb kovasti pingutada olukorra parendamiseks on koigile
niigi selge. Pregu peaks parteipoliitilisest uhepaevakasust kaugemale
vaatama ja pelgalt uhiskonna lohestatuse konstateerimisest edasi
minema uhendavate faktorite leidmisele.

Vanasona utleb et aeg annab arutust. Asjased Tallinna sundmused on
alles liig emotsioonirikkad et neid lubamatult kergekaeliselt pressis
torkida.

Ni agu celkonscie, digne, sobre, nemalbondezire kaj sen troaj emocioj!

Peeter Aitai

Peeter

unread,
May 21, 2007, 1:17:32 PM5/21/07
to Estonio

Estonaj okazintajxoj en SCE

La 28-an de aprilo Marko Rauhamaa <m...@pacujo.net> :
malfermis en SCE http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto
la temon "Estona tragikomiko"
komencante per la demando "Cxu Tallinn farigxos nova Bagdad?"

Al tio mi respondis:

Nur al persono absolute indiferenta povas sxajni komika situacio kie
100-oble pli granda lando organizas terorismon kontrau malgranda
najbaro uzante kiel armilo ebrian vandalismeman junularon. Centoj da
disbatitaj kaj rabitaj vendejoj (kun damagxo de miljonoj da euroj)
estas nur malganda kaj malpligrava parto de tiu malbono kion la
organizita akcio alportis al la popolo. Suferas/os de tio cxiuj kaj
estonoj kaj rusoj logxantaj en Estonio.
Unu loka judo nomis la nokton de rusa vandalismo ecx "kristala nokto"
kaj li pravas, temas ja ne pri protesto, temas pri krima vandalismo
kontrau cxiuj...
Mi penos doni pli informojn kaj klarigojn en
http://groups.google.com/group/estonio

Peeter Aitai

Nun estas jam tempo komenci pridiskuti tion kio okazis kaj kial?

Peeter

unread,
May 26, 2007, 7:47:28 AM5/26/07
to Estonio
Pri sociologiaj pridemandoj en Estonio:

GRANDA SUBTENO DE EU

Lau la esploro farita de TNS Emor la popolo nun tre subtenas estadon
en EU. 85 % subtenas (kaj nur 8 % kontrauas). Antaua pinto de subteno
estis en oktobro 2006 kiam 78 % estis por. En la decembro subtenantoj
estis 74 % (kaj kontrau estis 16 %). Pli-malpli sama estas subteno en
agxogrupoj kaj lau nacieco (etno) estonoj 87 % kaj alinacianoj 78 %.

Komento de P.Aitai:
la lasta cifero refoje montras ke porrusiaj ekstrermistoj kiuj kriis
"Rusio! Rusio!" kaj vandalisme atakis urbocentron de Tallinn ne havas
vastan subtenantaron en Estonio. Kiel pruvo estas ankau tio ke dum la
lastaj parlamentaj elektoj ekstremisma rusa imperiisma partio La
Konstitucia Partio kolektis nur 1 % da subteno.
La popolo deziras pacan trankvilan vivon kaj daurigxon de progreso.
Notindas ke dum la lasta jaro salajroj plialtigxis tutan kvinonon
( 20,1 % ) kaj la registaro estas promesinta levi pensiojn al duoblo
dum sekvaj 4 jaroj. Plibonigxo de vivo estas plibonigxo por cxiuj
sendepende de etna deveno au gepatra(j) lingvo(j).
Tion ke socio en krizo decidas konservi vivendan medion kaj kontrauagi
krimulojn montras tio ke, se post la tumultoj en Tallinn oni petis por
helpo de polico registrigxi por farigxi helppolicisto, dum mallonga
tempo tri kaj duno miloj da personoj registrigxis por estonte farigxi
volontulaj ordogardistoj.

Hierau estis en Delfi-portalo pridemandado:
KIUN LINGVON VI DEZIRUS SCIPOVI?
En la longa listo de lingvoj estis ankau Esperanto. Respondis 9436
personoj.
La plej favorataj lingvoj estis
la angla - 19 % (1838)
la hispana - 17 % (1589)
la franca - 15 % (1391)
la rusa - 11 % (1026)
Esperanto ne estis favorata sed tamen en la listo kaj elektita...
Esperanto - 1 % (105).
Pli bone iom ol neniom!

Peeter

unread,
Jun 4, 2007, 12:55:36 PM6/4/07
to Estonio

PRI AMIKECO MALAMIKECO KAJ MISPROPAGANDO

Sur cxiuj niveloj de Estonia socio audeblas pri tio ke grandega
propagandomasxino de Rusio produktas tiom da misinformoj pri Estonio
ke jam ne suficxas ebloj por doni verajn informojn por neutraligo de
fiinformoj.
Cxu entute estas bezonata doni klarigojn kaj fari tion ankau cxi tie?
Eblus la fipropagandon prisilenti se tiu propagando ne havus realajn
malbonajn rezultojn.
Por komenco ni taksu kiel estas rusa misinformado influinta
logxantaron de Rusio mem. Antau kelkaj semajnoj mi vidis rezultojn de
unu sociologia esploro lau kio pli ol duono de rusianoj opiniis ke
sankcioj kontrau Estonio estas pravaj. Tio min mirigis tre. Sed krome
legeblis ke 1% da rusianoj opinias ke kontrau Estonio oni militu!!! 1%
da rusianoj estas pli ol logxantaro de tuta Estonio. Kaj ili deziras
militon kontrau sia malgranda najbaro kiu neniom miksigxas en vivon de
Rusio. Tio estas tre timiga evidento kaj surpriza en lando kie cxiam
oni multe parolis pri terurajxoj de la 2-a mondmilito. Cxu vere oni
forgesis malbonon de milito kaj militarismo estas por subteni la
gloran imperian historion? Antau paro da tagoj mi trovis denove
timigajn rezultojn de sociologia esploro en Rusio.
Lau la esploro 60% de rusoj opinias Estonion malamiko de ilia lando
(pasintjare tiel opiniis 28%). Lau esploro de Levadia 48% opinias ke
Kartvelio, 36% Latvio, 32% Litovio kaj 35% ke Usono estas
malamiko.Pollandon konsideras malamiko 20% (pasintjare 7%). Kiel
amikaj landoj oni konsideras Kazahhion kaj Blankrusion (Belorusion)
38% nun kaj 47% pasintjare. Pridemandado de 1600 personoj okazis la
11-12-an de majo en 128 lokoj de 48 regionoj de Rusio.
Do kiel videblas la Rusia propagando estas forte influinta la
logxantaron de Rusio kaj la popolo opinias ke preskau cxiuj najbaroj
estas malamikaj kaj do atakoj kontrau ili pravaj kaj bravaj...
Kial Estonio estas elektita kiel malamiko? Mihhail Lotman el Tartua
Universitato opinias ke Estonio estas "komforta" malamiko cxar la
landeto ne reatakas Rusion kaj la kulturo de Estonia socio estas tia
ke rusoj logxantaj en Estonio ne devas timi pri amasaj revengxoj pro
tio.
La tensio kaj histeriko en Rusio tenas la popolon for de la landaj
problemoj kaj kontrauregistara agado. Oni ne nur en Rusio sed en
multaj landoj ne multe atentis pri rekomenco de vetarmado. Kun Rusio
estas tiom da problemoj ke oni ecx ne atentas la cxefajn ajxojn...
Lige kun la Rusa-Estona konflikto necesas noti la ciber-militon.
Okazis la unuan fojon en la historio ke virtuale estis atakata lando.
Gravaj internaciaj jxurnaloj anoncas ke Estonio bone sukcesis
neutraligi la atakojn sed tamen necesas konsideri ke ekonomiaj perdoj
de tiuj atakoj estis pli multekostaj ol la damagxo okazinta dum
tumultoj kiam porrusia junularo disbatis kaj rabis urbocentron de
Tallinn. La kompitilatakado estis internacia kaj okazigita ankau fare
de unuopuloj kiuj subtenis tian militon. Tia agado estas kutime nomata
terorismo. Se rabisto okazigas siajn fiagojn do iu suferas de tiu sed
la rabisto gajnas. De terorismo gajnas neniu. Tiaj atakoj estas
absurdaj... Sxajne estonte tio estos reala parto de nia vivo sur Tero.
(daurigota)

P.Aitai

Peeter

unread,
Jun 11, 2007, 12:02:19 PM6/11/07
to Estonio

PRI AMIKECO, MALAMIKECO KAJ MISPROPAGANDO
(daurigo)

Kelkaj ekzemploj pri mispropagando:
Eksperto de la Rusia propagandoagentejo Regnum Sergei Artimenko
asertas ke Estonio kulpigas (sur la sxtata nivelo) Rusion pri ekesto
de la 2-a mondmilito.Lau li en la libro de KAPO (sekurecpolico de
Estonio) estas skribita: "Ekzemploj pri longdaura informacia milito de
la imperio kio ekestigis la 2-an mondmiliton kaj venkis tion". Lau li
tiun fakton necesas taksi kiel oficialan starpunkton de Estonio kaj
estontaj aferoj kaj interparoloj deiru de tio.
La traduko farita de Regnum estas tia: „Все это типичные примеры
продолжающейся информационной войны, ведущейся империей, которая
развязала Вторую мировую войну и победила в ней, против маленькой
страны-жертвы, страдавшей и понесшей великие жертвы в результате
противоборства двух сражавшихся сторон."
En la estonlingva origino la teksto estis jena: „Need on tüüpilised
näited Teise maailmasõja võitnud suurriigi pikaajalisest infosõjast
Teise maailmasõja ohvri-väikeriigi vastu, mis kannatas ja kandis väga
suuri kaotusi mõlema sõdiva poole okupatsiooni tõttu." - "Tiuj estas
tipaj ekzemploj pri longdaura informacia milito de grandsxtato
venkinta la mondmiliton kontrau viktimo-sxtateto kiu suferis kaj
havis tre grandajn perdojn pro okupacio(j) de anbau militantaj
flankoj"

La Moskva jxurnalo "Moskovskij Komsomolec" informas la legantojn pri
tio ke en Estonio oni grandgvante vendas la libron "Adolf Hitler - la
liberiganto". Sed la jxurnalo ne notis ke temas pri la tradukita
brojxuro eldonita 1941 de nazia okupacia potenco.

En "Komsomolskaja Pravda" (la sxatata jxurnalo de V.Putin)
korespondantino Galina Sapojxnikova diras kvazau la trolebusan
haltejon en centro de Tallinn apud militmonumento "pronza soldato" oni
establis nur 1995 por malhelpi statudefendantojn. Vero estas ka la
trolebushaltejon establis soveta potenco jam 1960.
La sama jxurnalo informis ankau pri dispeciigo de la statuo. La veron
oni povas vidi surloke kie la statuo estas publike alirebla.

Ankorau antau paro da semajnoj Vladimir Putin asertis ke Dmitri Ganin
(persono kiu estis vundita dum tumultoj en Tallinn kaj poste mortis en
malsanulejo) estis mortigita de Estonia polico.

Tiaj misinformoj au pli gxuste fipropagando estas bazo sur kio kreskas
plej diversaj malamikecoj de sxtatestroj gxis ordinaraj civitanoj.
Hodiaua Rusio estas lando kie amase oni produktas T-cxemizojn "Rusio
nur por rusoj" kaj agas tiudirekte. Se en Rusio proksime de Estonia
limo taksioj ne servas estonojn dirante ke ili rajtas servi nur por
civitanoj de Rusio, tio estas malagrable sed ne terura afero. Se oni
diversmaniere penas malhelpi al Estonio per ekonomiaj malhelpoj do tio
estas bedaurinda afero sed ne mortiga. Sed en Rusio estas jam tia
histerika psikozo ke oni komencas murdi aliulojn kiujn la propagando
montras en malbona lumo.
Jxus en gazetaro aperis artikolo pri Artur Ryno, arestita en Moskvo
meze de la aprilo. Li, 18-jarulo, kun sia kunulo Pavel Skacxevski
murdis 37 homojn. Lau "Vremja Novostej" ili murtigis alinacianojn je
"purigado de urbo","punado". Ryno kaj Skacxevski estis arestitaj post
atako de Karen Abramjan (entreprenisto kiun ili batis per trancxilo 20-
foje).

Seriozecon de la aferoj montras ankau tio ke oni pafas en fenestrojn
de estonaj oficejoj en Rusio. Oni ne multe komentis la okazon pri la
konsuleja okazo en Pskov sed kiam oni pafis en fenestron de la domo
kie estas oficejo de estona aviadkompanio "Estonian Air" en Moskvo, la
defendoministro de Estonio s-ro Aaviksoo komentis ke tio estas rezulto
de venenigita propagando.

En komenco de la junio okazis en Moskvo "rondatabla renkontigxo" de la
centro de milithistorio kaj geopolitiko de la scienca akademio de
Rusio kaj la Fonduso Historia Perspektivo pri historio de Baltaj
landoj.
Dum la kunveno oni konstatis ke la sciencistaj asertoj de baltaj
landoj penetras ankau en aliajn landojn kaj pro tio la batalo kontrau
tio farigxas la plej grava afero de Rusio. Cxar Baltaj landoj povas
tiel malbonigi renomon de Rusio internacie, oni devas rezolute
kontrauagi. Al gxisnuna agado de Rusio oni donis nekontentigan takson
kaj opiniis granda eraro la starpunkton akceptitan en Rusio 1989-1991
pri la okazintazoj de 1939 kaj 1940 kaj oni rapide rertarigardu la
decidojn (konkrete kiel ekzemplo estis donita la decido de la 24-a de
decembro 1989 kondamnanta la Molotov-Ribbentropan pakton kaj ties
sekretajn protokolojn). Dum la renkontigxo oni esprimis opinion ke
esperi je rusiaj historiistoj ne indas kaj ke la historion ne eblas
restigi en prizorgon de historiistoj. Rusio devas klare sur la sxtata
nivelo formuli la starpunkton pri historio kaj doni tion al
historiistoj.
Leginte tion estas klare ke dum la proksima tempo misinformada
ofensivo daurigxos kaj plifortigxos.

Kial do tia granda lando kiel Rusio ne povus esti amika al siaj
najbaroj. Ili estus povintaj kaj eble ecx ankorau povus farigxi amiko.
Vero estas ke jam tro multaj en tiu lando preferas anstatauigi
diplomation per agado armea. Oni esperas ke ili povas sian potencon
konservi au restarigi per armiloj. Sed pli bone ol per timo estus
naibarojn ligi per estimo...

Mi same kiel plejparto de estonoj atendas normaligxon de la situacio
kaj interrilatoj por ke oni povu denove normale vivi (kaj mi povus ne
okupigxi pri politikaj temoj kaj dedicxi al Esperanto).

(daurigota)

P.Aitai


Peeter

unread,
Jul 2, 2007, 12:58:21 PM7/2/07
to Estonio

PRI AMIKECO, MALAMIKECO KAJ MISPROPAGANDO
(daurigo)

En la junio okazis en Estonio diversaj datrevenoj kaj aliaj notindaj
okazintajxoj. En junio estas la nacia funebrotago pro amasdeportado de
homoj en Siberion (pri unu tia okazo mi skribis sub la temo "Aliaj
temoj").
En junio estas datreveno de monreformo. Pasis 15 jaroj de reenkonduko
de estona krono. Tiu tre stabila mono estas unu el la cxefaj faktoroj
de la landa ekonomia sukceso. Notindas ke antau 15 jaroj la meza
salajro estis en Estonio 250 EEK kaj hodiau estas 10000 EEK (do dum 15
jaroj salajroj kreskis 40-oble. La oficejo de impostoj asertas ke dum
la pasinta jaro enspezoj de homoj kreskis 22%).
Estas somero kaj multaj ferias-ripozas. Oni ne emas pensi pri politiko
dum varma sunbrilo. Okazas festoj. Jxus okazis en Tallinn granda
junulara kantofesto kie kantis pli ol 35000 junaj kantistoj kaj
popolamaso sur la kantofesta placo havis kvanton proksiman al 100 000
personoj.
Estante en Estonio mi audis pri rusoj kiuj timas ke oni (estonoj)
povas opinii ke cxiuj rusoj (kaj ankau ili persone...) estas similaj
al tiuj acxuloj kiuj agas kontrau Estonio. Felicxe tia opinio estonojn
ne regas. Oni klare diferenciigas personojn lau ilia kvalito (taksante
cxiun personon individue). Homoj jam lacigxis de malamikeco kaj
deziras vivi pace kaj gxui la vivon.
La granda najbaro en oriento (Rusio) tamen ne lasas la situacion
trankvile stabiligxi. Konstante el Rusio veturas en Estonion junularaj
grupetoj kiuj en Tallinn transvestigxas en vestojn de soveta armeo kaj
tiamaniere provokas konfliktojn. Ili estas kaptataj de polico kaj pro
neturismeca agado elsendataj el la lando. Tiuj junaj homoj ofte ne
komprenas kion ili faras (la rusa kremleca junulara organizo "Nashi"
simple misuzas ilin, pagante ilian vojagxon, logxadon en multekostaj
hoteloj, mangxadon en bonaj restoracioj k.t.p. sed ne klarigas kiajn
sekvojn al tiuj junaj personoj ilia misagado alportas.)
Daure penas politike sin vivteni la fifama organizo "Nocxnoj Dozor"
kiu kvazau estis fondita por defendi la Pronzan Soldaton
(militmonumenton). La monumento estas nun sur milita tombejo kaj nenio
gxin dangxerigas. "Nocxnoj Dozor" okazigis sian kunvenon nun ne cxe
tiu monumento kion ili devus defendi (verdire defendado de la
monumento estis nur preteksto kaj tio klare videblas nun ankau al tiuj
kiuj pli frue ne komprenis).
Sed eble cxifoje ne paroli pli pri malbonajxoj, ekzistas ja ankau
homoj de bona volo...
Unu tian ruson mi renkontis en esperantista babilejo interreta. Li
asertis ke kaj en Rusio kaj en Estonio registaro de lando ne
reprezentas opinion de absolute cxiuj siaj civitanoj, do ekzistas
ankau personoj kun aliaj opinioj. Li nomis sin amiko. Do bone. Mi
gxojas ke malgrau disflorado de histerika malamikemo trovigxas ankau
normaluloj kiuj ne timas proponi por deirpunkto amikecon. Mi trovis en
babilejarkivo tekston kion unu pola esperantisto (kiu logxis en
Estonio dum alveno de Soveta armeo kaj dum posta sxtatrenverso) donis
al tiu ruso por klarigi "naciismemon" de estonoj:
"2007-04-28 16:22:25 GMT Toeko » Naciistoj... Kiel ne farighi
"naciisto" kiam dum preskau 50 jaroj oni ech ne permesis uzi iujn ...
kolorojn kune! Ne estis permesite porti kravaton kun tiuj koloroj,
chapon. Oni ne permesis vendi libron kiu hazarde havis nigra-bkuan
kovrilon kaj blankan randon(paghoj). Kiel ne esti naciisto se oni
kvaronon de popolo simple fortransportis en Siberion? Kiel ne farighi
naciisto se ech Rusoj tie loghantaj antaumilite, multaj dum kelkaj
generacioj fughis antau liberiganta armeo kune kun sia malamiko -
germana armeo?Por mi sufichas unu frazo kiun diris oficiro-liberiganto
kaj kiun mi neniam forgesos: "Ja sjuda prishol estoncev povesit " .(mi
venis chi tien Estonojn pendigadi). Unu-du generacioj tio chi ne
forgesos - amiko. "
Se oni komprenas, konscias, kaj bedauras terurajn perfortojn faritajn
historie, oni povas ne timi kulpigadon pri la historiaj krimoj de
antauaj generacioj, oni povas tiuokaze rilati amike kun malfermita
koro.

Hodiau mi finas per informo pri Mihhail Gorbachov. Dum sia monkolekta
kampanjo en Londono li renkontigxis kun estona jxurnalistino de la
revuo "Kroonika" al kiu li diris ke gxojas pro libereco de Estonio kaj
pro bonfarto de la lando. "Mi deziras al estonoj pacon kaj sukceson!"
diris la lasta prezidento de Sovetio.

Ankau mi deziras pacon, amikecon kaj bonfarton, kaj tion al cxiuj!

Peeter Aitai

Peeter

unread,
Jul 9, 2007, 1:20:18 PM7/9/07
to Estonio

DEMOKRATIO

Hodiau kelkvorte pri demokratio en Estonio.
Sed antau tio pri unu letero kion mi ricevis de s-ro R.Schnell lige
kun tio ke mi en la velista dissendolisto diris jenon:
>Karaj amokoj
>
>Ankau mi lastatempe ne multan tempon havis por nia afero cxar okazis diversaj
neatenditaj okazajxoj kiuj forrabis la tutan tempon... Rigardu
"Politiko" en la grupo
Estonio http://groups.google.com/group/estonio
>
Jen la ricevita teksto:
"Estas bedaurinde ke vi intersxangxis la kontruakomunisman sintenon
per
kontraurusan. Almenau ni en Germanio (EU anoj) scias, ke la baltaj
sxtatoj subtenis la fasxistojn kontrau la rugxa armeo. La
militstrategia
problemo por Stalin estis komprenebla. Estis pli bone okupi la terenon
ol lasi gxin al la germanoj, kiuj de tie povis pli facile atiki.
Bedaurinde nun suferas la rusoj, kie poste vivis dum longa tempo tie
(estis parto de Sovetunio, kiel Bavario estas parto de Germanio) kaj
ecx
naskigxis tie. La politiko en la baltaj sxtatoj kontrau cxi tiuj
"enmigrintoj" nek estas tolerebla, nek konforma al la principoj de la
Europa unuigxo, kiu donas al cxiuj grupo la rajton konservi kaj flegi
sian kulturon kaj lingvon.
Mi cxiam esperis, ke post la sxangxoj en eksa suvetio oni povus racie
trakti la aferojn, sed la ideologio estas pli forta. La malamo ne
distingas inter "ruso" kaj "komunisto"
Oni devas konstati, ke tiuj, kiuj suferis subpremon (kiel eble la
baltoj
dum la soveta periodo), poste agas ecx pli teruraj kontrau senkulpaj
homgrupoj.
Kaj foje ecx uzas Esperanton por rajtigi tion, kiel la germanoj
Esperantistoj dum la unua mondmilito defendis la agresemon kaj poste
tradukis la paroladojn de Hitler por "pruvi" la justecon de la germana
politiko kontrau aliaj. La duan mondmiliton ili ne plu sukcese povis
defendi, cxar Esperanto estis malpermesata. Cxu vere indas fondi novan
nacion sur cxi tiuj fundamentoj de malamo?
Roland Schnell "
Pasis jam preskau 2 monatoj sed mi ankorau ne respondis la leteron
(des pli ke kutime mi opinias tiajn leterojn nerespondindaj). Mi ne
respondas ankau hodiau sed la donita teksto montras klare ke multaj
personoj ekster Estonio tute ne scias kaj ne komprenas la situacion en
Estonio.
Do pri demokratio mi komencu per tio ke dum la tempo kiam preskau en
cxiuj ekskomunistaj landoj de disfalinta Sovetio kaj apude malpermesis
komunistan partion (pro gxia krimeca historio), en Estonio oni
komunistan partion ne malpermesis. De unu flanko tio klare montras
demokratiecon kaj de alia flanko por tio mankis bezono (la komunista
partio en Estonio simple cxesis ekzisti pro tio ke en kondicxoj de
nedeviga libereco neniu plu subtenis gxin). Komunistoj (tiuj malmultaj
kiuj konsideras sin komunistoj) kaj aliaj ekstremmaldekstraj politikaj
grupoj kelkfoje reformigxis kaj renomigxis kaj estas hodiau Nuna nomo
de la partio estas La Estona Maldeksra Partio kaj ili ecx partoprenis
cxijaran parlamentan elektadon. Notindas ke ili tamen kolektis en la
tuta lando nur 607 vocxojn (0,1%) kio estas duoble malplimulte ol la
membraro de la partio... (Do kiel videblas neniu malhelpas al ilia
eksisto kaj ili uzis la elektokampanjajn eblojn disponigitajn de la
sxtato, sed ili estas ne preferataj).
En simila stato lau rezultoj de la parlamenta elektado estas La Rusa
Partio En Estonio kiu kolektis 1084 vocxojn (0,2%) kaj ankau tio estas
grandeco de partiana nombro. Gvidantoj de la ambau partietoj nun
forlasis la postenon kaj la partioj vegetas... Malsukceso de La Rusa
Partio montras ankau tion ke malgrau penoj de malmultaj porrusaj
ekstremistoj kaj multega forta bruo ekster Estonio, rusoj en Estonio
tamen ne preferas kaj ne subtenas partio(j)n bazigxana(j) sur etna
aparteno. Pri ekstremista partio La Konstitucia Partio mi skribis jam
pli frue. Post la parlamenta elektado audeblis en Moskva gazetaro ke
subteno de tiu partio estis eraro kaj necesis subteni La Centran
Partion kio estas la plej favorata de rusoj en Estonio. Tio montras ke
fortoj en Rusio penis trasxovi la Konstitucian Partion kaj propagandis
tiucele. Tamen tio restis senrezulte, se ne konsideri la
kontrauestonian bruon kion tiuj fortoj kauzis en aliaj landoj. La
rezulto de elektado estis 5462 vocxoj (1%) en tuta Estonio. Estas do
al cxiu klare ke plejparto de rusoj subtenas nerusajn (nerusaj partioj
ne bazigxas sur etna idento) kaj nur unuopuloj vocxdonas por tiuj kiuj
nomas sin heroaj defendantoj de rajtoj... La Centra Partio kiu
kolektis 26,2% da vocxoj estis prefero de pli ol kvinono de estonoj
kaj de plejparto de rusoj. La agoj (kaj neagoj) de la partio dum la
tumultoj kaj poste tamen estas grave malgrandiginta gxian popularecon
inter estonoj kies subteno al la partio estas nun nur 7 % sed samtempe
73 % da rusoj estas gxiaj subtenantoj.
La elektadon gajnis La Reforma Partio kiu kolektis 27,8 % da vocxoj.
Post tumultoj popola subteno al tiu partio ecx kreskis. La Reforma
Partio formis koalicion kun La Partio Patruja Ligo Kaj Res Publica kaj
Social-demokratia Partio. Komence aligxis al la koalicio ankau La
Partio Estoniaj Verduloj kaj kies opiniojn oni konsideris dum
ellaborado de la koalicia interkonsento sed poste verduloj kiel
novuloj estis restigitaj flanke. Cetere La Partio Patruja Ligo kaj Res
Publica kolektis 17,8 % da vocxoj kaj La Social-demokratia Partio 10,7
%. La koalicio kiu formis la registaron estas ne plene dekstrula kiel
multaj gxeneraligas sed multpartia kaj vasta (neniel eblas nomi social-
demokratojn dekstruloj... Cetere ankau la Prezidento estas de social-
demokratoj).
Do kiel vi vidas la landon regas la registaro kiun la popolo estas
elektinta dum demokratiaj liberaj elektoj kaj la registaro regas lau
la legxaro konforma al demokratio.
Por hodiaua fino mi kelkvorte notu pri daurigo de kontrauestonia
propagando por kio oni uzas cxion...
Pasintsemajne la justecministro Rein Lang havis la naskigxdatrevenon
kaj festis sian 50-an jubilean datrevenon en la Urbo Tartu kie tiucele
estis luprenita loko kie krom mangxado-trinkado oni okazigas ankau
teatrajn spektaklojn. Pasintjare la Teatro Vanemuine ekludis tie la
spektaklon "Adolf" kio estas profunde antifasxisma (antinazia)
teatrajxo pri la lastaj tagoj de Hitler antau la memmortigo.
Kompreneble ke al surscenigo oni uzis teatrajn rekvizitojn naziajn. Do
sur la scenejo estis la nazia flago (kun svastiko - hokokruco). Nun
cxiuj Rusiaj informagentejoj cxefe nur pri tiu (privata jubilea festo)
informas kaj kompreneble precipe misinformas... Dank' al tio oni pri
la temo paroligis jam ecx eksprezidanton de Europa Parlamento s-ron
Klaus Hansch, kiu versxajne estis malbone informita. Hansch diris ke
la ministro tia plu ne povus esti ministro en plejparto de Europaj
landoj. Sekve li parolis pri malpermesiteco de svastiko en Germanio
k.t.p.
Mi volonte demandus de Klaus Hasch cxu lau lia opinio en teatro kaj
kinofilmoj oni uzu por Adolf Hitler ne nazian simbolikon sed iun alian
(kaj kun kia simboliko do surscenigi Hitleron, cxu kun komunista, cxu
kun juda, cxu kun io alia?..).
Cxu spektado de antifasxista (antinazia) teatrajxo estas ekde nun
suficxa kialo por ke oni forigu ministron???
Sxajne ne cxiuj komprenas kio estas demokratio kaj sxajne ecx pli
multaj ne komprenas kiel iuj potencoj prezentas demokratiajn landojn
kiel maldemokratiaj por kasxi sian maldemokratiecon.

Peeter Aitai

Peeter

unread,
Jul 16, 2007, 11:44:52 AM7/16/07
to Estonio

LIBERECO

Jxus aperis informoj pri la esploro pri la religiaj liberecoj en la
mondo. La esploro estas farita per helpo de La Centro de Religiaj
liberecoj de Hudsona Instituto. Gxi listigas landojn en 7 kategoriojn.
La esploro aperos sekvontjare libroforme "Religious Freedom in the
World 2007".
La plej liberecaj landoj estas Hungario, Irlando, Estonio kaj Usono.
Inter la plej malliberecaj estas Pakistano, Irano, Irako Turkmenistano
k,a.
Religiaj liberecoj estas unu el bazaj elementoj de demokratio.
La rezulto de la esploro koncernanta Estonion estas plene konkorda kun
mia takso. Mi neniam rimarkis nek legis pri religiaj konfliktoj en
Estonio (Pli frue cxefe luteranoj kaj ortodoksanoj, nun krome tre
diversaj ekleziaj sektoj kaj ankau multaj "fundamentaj" ateistoj
ekzistas tolereme unu apud la alia...).

Peeter Aitai

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages